De la 6-a ĝis la 9-a de julio, la 8-a Tutlanda Esperanta Legokunsido okazis en Qingdao-a Universitato. Kunvenis 27 esperantistoj (inkluzive de iliaj familianoj) el Pekino, Tianjin, Hubei, Jiangxi, Zhejiang, Jiangsu, Henan, Guangdong, Jilin kaj Qingdao. Retrorigardinte la progreson de la legokunsido dum la pasintaj dek jaroj, ili ankaŭ diskutis pri "Per Esperanto konatiĝi kun Lusin — Omaĝe al la 90-a datreveno de la forpaso de Lusin", kunlegante la esperantigitan verkon "Noveloj de Lusin, Plena kolekto".





Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
