Belorusa oficisto: Belorusio kaj Ĉinio povas pli profundigi kunlaborojn

BY:Xie RuifengJuly 7, 2026

Petr Parkhomchik, prezidanto de la Regiona Plenuma Komitato de Bresto, Belorusio, diris lastatempe, ke kun multaj sukcesaj komunaj projektoj, Belorusio kaj Ĉinio povas pli profundigi kunlaborojn.



Parkhomchik diris, ke la uzado de ĉinaj teknologio kaj maŝinaro fare de belorusaj entreprenoj en diversaj industrioj jam signife plibonigis la konkurencivon de loke produktitaj varoj.


Substrekante la strategian rolon de Bresto kiel loĝistika pordego, Parkhomchik diris, ke Bresto pretas liveri al ĉinaj partneroj platformojn por la konstruado de loĝistikaj centroj, por ebligi la produktojn fabrikitajn en Ĉinio, aŭ en Bresto kaj aliaj regionoj de Belorusio, al eŭropaj merkatoj.


Belorusaj junuloj volas lerni la ĉinan lingvon kaj kulturon, li diris. "Mi estas certa, ke la rilatoj inter Belorusio kaj Ĉinio havas brilan estontecon," li aldonis.


Plurfoje vizitinte Ĉinion, Parkhomchik esprimis profundan admiron pri la rapida disvolviĝo de la lando dum la pasintaj tri jardekoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat