Kiam oni parolas pri ĉina herba medicino, multaj homoj tuj pensas pri tradiciaj receptoj, kuracherboj uzataj por miloj da jaroj, kaj la spertoj de multjaraj praktikaj kuracistoj. Tamen en Tianjin aperas nova direkto, kiu montras, ke tradicia medicino povas esti kombinita kun la plej progresintaj teknologioj de la cifereca epoko. En la Nacia Centro por Novigo en Moderna Ĉina Herba Medicino – la sola landnivela manufaktura noviga centro en ĉi tiu kampo en Ĉinio – artefarita intelekto (AI), grandaj datumoj, bildiga teknologio kaj aŭtomatigo jam estas uzataj por ŝanĝi la manieron esplori, kontroli kaj produkti ĉinan herban medicinon.
AI ne nur "vidas", sed ankaŭ "komprenas" kuracherbojn
Unu el la plej impresaj aplikoj estas la sistemo por taksi la kvaliton de kuracherboj per AI. Anstataŭ dependi nur de spertoj de fakuloj, la sistemo kombinas ordinarajn bildojn, spektroskopian teknologion kaj rentgenajn bildojn por analizi kaj la eksteron kaj la internon de la materialoj.
Laŭ s-ro Liu Changqing, ĉefestro de la departamento de verda inteligenta fabrikado, multaj kuracherboj havas preskaŭ identajn eksterajn trajtojn, sed ilia interna kvalito povas esti tre malsama. Rentgena teknologio povas montri internajn kavojn, strukturojn aŭ difektojn, kiuj ne estas videblaj al la homaj okuloj. Spektroskopiaj modeloj, siavice, helpas analizi kemian konsiston sen detruo de la specimeno. Tiel eblas rapide kaj objektive taksi la kvaliton antaŭ produktado.

S-ro Liu Changqing
De homa sperto al daten-bazita sistemo
Dum jarcentoj, la klasifiko de ĉina herba medicino ĉefe dependis de la spertoj de fakaj laboristoj. Ili mane forigis malpuraĵojn, taksis kvaliton kaj klasifikis ĉiun aron de materialoj. Hodiaŭ AI helpas plenumi multajn el ĉi tiuj taskoj. La sistemo povas rekoni aŭtentan kaj falsan materialon, detekti malpuraĵojn, klasifiki laŭ kvalito kaj akceli akceptan kontrolon multe pli rapide ol tradiciaj metodoj. Rilate al efikeco, la nuna rapideco de AI atingas proksimume sesoble tiun de manlaboro kaj ĉirkaŭ duoble pli preciza ol homoj. La kialo estas, ke homoj facile estas influitaj de humoro aŭ perdo de koncentriĝo, dum maŝinoj ĉiam funkcias laŭ antaŭdifinitaj normoj kaj ne estas distrataj. Laŭ s-ro Liu, la celo ne estas anstataŭigi homojn, sed konstrui daten-bazitan taksosistemon, kiu normigas kvaliton kaj reduktas dependecon je individua sperto. Kvankam AI estas vaste uzata, fakuloj emfazas, ke ĝi ne povas plene anstataŭi homojn. AI estas precipe taŭga por ripetaj taskoj kiel datumprilaborado, bildanalizo kaj kvalita kontrolo. Tamen esplordezajno, novaj ideoj kaj kombino de tradicia scio kun moderna scienco ankoraŭ dependas de homaj kreivo kaj spertoj.


Malkaŝi la mekanismon de tradiciaj receptoj
Alia grava esplora direkto estas uzi modernajn teknologiojn por klarigi kiel funkcias tradiciaj kuraciloj. En la laboratorioj oni studas, kiuj aktivaj substancoj ligas al kiuj biokemiaj celoj en la korpo, kiel ili estas metaboligitaj kaj kiuj organoj estas influitaj. Tiel tradicie uzataj receptoj povas esti klarigitaj per la lingvo de moderna scienco. Ĉi tio estas grava paŝo al transiro de "empiria uzado de medikamentoj" al "preciza medicino".
Konservi tradicion, ŝanĝi produktadon
Grava punkto estas, ke esploristoj ne celas ŝanĝi la esencon de klasikaj receptoj. Laŭ s-ino Wang Ping, ĝenerala direktoro de la centro, la recepta strukturo kaj la terapia celo de tradiciaj formuloj devas esti konservitaj. Kio plibonigata estas la ekstraktada teknologio, la produktadprocezo, la formo de medikamentoj kaj la kvalita kontrolsistemo. Dank’ al modernaj teknologioj, aktivaj substancoj povas esti pli efike ekstraktitaj, dozoj fariĝis pli normigitaj, kaj pacientoj povas pli facile uzi la medikamentojn, dum la tradicia bazo restas netuŝita.

S-ino Wang Ping
Centro, kiu ligas esploradon kaj produktadon
La centro ne estas nur esplorinstitucio, sed ankaŭ kompleta sistemo de la laboratorio ĝis industria produktado. Novaj teknologioj unue trapasas mezskalan testadon antaŭ ol esti transdonitaj al entreprenoj. Dum la pandemio, ĉi tiu modelo helpis rapide disvolvi kaj produkti plurajn ĉinajn herban medicinajn preparojn por klinika uzo. Krome, la centro kunlaboras kun kompanioj kaj universitatoj por evoluigi novajn teknologiojn, inkluzive de fermentado de kuracherboj per utilaj mikroorganismoj, esploro pri intestaj mikrobiotoj kaj uzo de AI en kvalita daten-administrado.


La estonteco de ĉina herba medicino en la cifereca epoko
La kombino de AI kaj ĉina herba medicino en Tianjin montras, ke modernigo ne signifas forlason de tradicio. Male, teknologio helpas pli klare klarigi jarcentojn da akumulita scio, normigi produktadon kaj plibonigi travideblecon de kvalita taksado. Kiam datenoj, AI kaj aŭtomatigo estas aplikataj tra la tuta ĉeno – de kuracherboj ĝis klinika uzo – ĉina herba medicino eniras novan fazon de evoluo, en kiu tradicia medicina heredaĵo estas ligita kun la plej modernaj teknologioj de la 21-a jarcento.
Raportis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
