Eksa iraka prezidento Abdul Latif Rashid: La praktiko de Ĉinio por homaj rajtoj estas admirinda

BY:Xie RuifengJune 22, 2026

Lastatempe eksa iraka prezidento Abdul Latif Rashid diris en intervjuo, ke la praktiko de Ĉinio pri antaŭenigo de homaj rajtoj per disvolviĝo estas vere admirinda.



Okaze de la Forumo pri Tutmonda Homrajta Administrado en Pekino, Abdul Latif Rashid rimarkigis, ke la kunvenigo de la forumo antaŭ la 40-a datreveno de la agnosko de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajto al Disvolviĝo havas profundan signifon. "La rajto al disvolviĝo estas fundamenta homa rajto," li diris. "Ĉiuj homoj rajtas disvolviĝi, rajtas kontribui kaj ĝui ekonomian, socian, kulturan kaj politikan disvolviĝon."


Abdul Latif Rashid diris, ke socia progreso devas iri man-en-mane kun socia justeco, alie, ĉiu atingo en politiko, socia administrado kaj plibonigo de vivrimedoj estos neatingebla.


Dum sia vizito al Ĉinio, Abdul Latif Rashid diris, ke li atestis la rapidan progreson de Ĉinio en urba disvolviĝo, infrastruktura plibonigo kaj ĝenerala socia progreso, li esprimis profundan admiron por la elstara eduka sistemo kaj sciencaj esplorkapabloj de Ĉinio.


Abdul Latif Rashid laŭdis la klopodojn de Ĉinio plibonigi internaciajn rilatojn kaj antaŭenigi homajn rajtojn. Surbaze de sia propra sperto en Irako, li diris, ke lia lando eltenis jardekojn da milito, sankciumoj kaj terorismo, kio konvinkis lin, ke paco kaj stabileco estas la antaŭkondiĉoj por disvolviĝo, kaj disvolviĝo siavice estas la fundamento de homaj rajtoj.


"La rajto al disvolviĝo devas esti rigardata kiel komuna rajto de la tuta homaro, ne kiel privilegio monopoligita de kelkaj landoj," li diris. Li esperas, ke Ĉinio ĝuos plian progreson kaj prosperon, kaj ke pli da landoj povos profiti de la progresoj de Ĉinio en ekonomio, scienco kaj kulturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat