de Li Yang
En la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi, Ĉinio, troviĝas "subtera" transformatora stacio Zhuque. Ĝi estas la unua duon-subtera 330-kV-transformatora stacio en Ĉinio, kaj ankaŭ la unua transformatora stacio, kie prezentiĝas antikvaj objektoj en la lando.

La elektroproviza areo de la transformatorstacio servas por proksimume 300 mil elektrouzantoj. Laŭ Xi'an-a Elektroproviza Kompanio sub Shaanxi-a Elektrokompanio, antaŭe por la regiono oni longdistance transmisiis elektron per malmultaj kanaloj kaj kun grandaj perdoj en elektra transsendo, la ĝenerala kvalito de elektroservado ne estis alta. Sed la regiono forte bezonas elektron. La finkonstruo de la transformatorstacio Zhuque solvis la problemon kaj multe kontentigis la elektrobezono de la urba centro.
Kial oni konstruis ĝin en urba centro? Ĉar la elektroŝarĝo troviĝas ĝuste tie. Tamen, la stacio estas ĉirkaŭita de loĝdomoj, altaj konstruaĵoj kaj grava ŝoseo, sekve oni ne povas plivastigi ĝin horizontale, do subtero fariĝis bona elekto. La konstru-teamo translokigis la ekzistantan 110-kV-a Yanta-transformilon en endoman spacon, kaj fosis tri subteraĵojn por enteni ĉiujn ekipaĵojn krom la ĉefa transformilo. Tio faris la transformatorstacion Zhuque la plej malgranda 330-kV-transformila stacio en Ĉinio. Kompare kun la samskalaj surteraj endomaj transformiloj, ĝi ŝparas proksimume 66.4% de la areo.
La kombinado de spaca utiligo kaj kulturheredaĵa protektado estas la plej aprezindaj punktoj de la stacio. Arkeologiaj esploroj montras, ke la stacio situas sur la restaĵoj de la naŭa transversa strato de la antikva urbo antaŭ pli ol mil jaroj. Tie oni malkovris 97 vetursignoj kun spuroj de ripeta premado, kaj ankaŭ du restaĵojn de tiamaj Yongle-kvartalo kaj Jing'an-kvartalo. La elfositaj objektoj estis metitaj en Daming-palacon por konservado kaj eksponado. Surtere, oni starigis imitan konstruaĵon, kaj ĝiaj eksteraj muroj estas en harmonio kun lokaj kulturaĵoj.
En Ĉinio ekzistas multaj malnovaj urboj, kiuj ĝenerale alfrontas malfacilojn: alta ŝarĝo en malnovaj kvartaloj, malfacila situo por novaj transformiloj kaj striktaj postuloj por protektado de kulturaĵoj. La praktiko de la transformatorstacio Zhuque pruvas, ke tia aranĝo estas kopiebla kaj disvastigebla, kaj donas valoran sperton por multaj historiaj kaj kulturaj urboj.
La stacio alportas al Shaanxi ne nur stabilan elektroprovizon en urbocentro, sed ankaŭ atestilon pri harmonia kunesto de modernaj energi-infrastrukturoj kaj historiaj heredaĵoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
