
Frumatene de la 12-a de junio laŭ la pekina tempo komenciĝis la malferma matĉo de la Futbala Mondpokalo 2026 en Meksik-Urbo. Kvankam la ĉina vira nacia teamo ne sukcesis kvalifikiĝi por ĉi tiu mondpokalo, ĉinaj elementoj ne mankis. Oni povas diri, ke Ĉinio, per profunda integriĝo de kulturo, teknologio kaj fabrikado, enpaŝis en ĉi tiun tutmondan sportan festenon.

La maskoto Labubu, apartenanta al la ĉina furormarko Pop Mart, aperis en la malferma ceremonio per mondpokala kostumo. Estas la unua fojo, ke FIFA enkondukas eksteran IP-on (intelektan proprieton) kiel neoficialan maskoton en la malferma ceremonio, markante, ke la originala ĉina tendenca kulturo akiras tutmondan rekonon kaj influon.

Inter la 16 tutmondaj oficialaj sponsoroj de la mondpokalo, ĉinaj entreprenoj okupas kvar lokojn, kun totala sponsora investo superanta 500 milionojn da usonaj dolaroj, atingante la duan plej grandan skalon tutmonde. Konataj markoj kiel Mengniu, Hisense kaj Lenovo staras flanke ĉe internaciaj gigantoj, kaj la ĉinlingvaj reklamtabuloj apud la ludkampo allogas tutmondan atenton.
Ses junaj futbalistoj el la Interna Mongolio de Ĉinio enpaŝis la ludkampon kiel flagportantoj en la malferma matĉo. Ĉi tio ne nur estas grandega inspiro por la personaj revoj de tiuj herbejaj junuloj, kiuj amas futbalon, sed ankaŭ montras al la mondo la pozitivan spiritan aspekton de ĉinaj junuloj kaj la viglan disvolviĝon de futbalo en la bazaj niveloj de Ĉinio.
Por ĉi tiu mondpokalo, la ĉinaj arbitraciistoj Ma Ning, Fu Ming kaj Zhou Fei estis elektitaj, plenumante la rolojn de ĉefarbitraciisto, vide-helpata arbitraciisto (VAR) kaj asistanta arbitraciisto respektive. Tio markas la unuan fojon, ke ĉinaj arbitraciistoj plene okupas ĉiujn kernajn postenojn en mondpokalo.


Yiwu, "monda superbazaro", denove montras sian potencan proviz-ĉenan kapablon. De futbaloj, sportaj ĉemizoj kaj flagoj ĝis diversaj instigiloj kiel trumpetoj, bloveblaj bastonoj, temaj okulvitroj kaj perukoj, ĉie videblas Yiwu-produktaĵoj. Surbaze de antaŭaj datumoj, ĉirkaŭ 70% de la mondpokalaj suveniraĵoj en ĉi tiu mondpokalo venos el Yiwu. La ĉiea "ĉina fabrikado" brilas en diversaj formoj en ĉi tiu plej alta nivela tutmonda sporta festeno.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
