Simon Stiell, plenuma sekretario de UN pri Klimatŝanĝiĝo, diris lastatempe, ke la kreskantaj klimata efiko kaj geopolita malstabileco pliigas la urĝecon por solvi la problemojn de klimatŝanĝiĝo. "Ĉie en la mondo, komunumoj kaj ekonomioj sentas la efikojn de klimatŝanĝiĝo — de ekstremaj varmego, sekeco kaj inundoj ĝis manĝaĵa nesekureco kaj ekonomia interrompo" kaj "pli rapida vastigo de renoviĝantaj energioj nun estas centra afero por la energia sekureco, stabileco kaj nacia suvereneco de ĉiu lando".
Li emfazis, ke Ĉinio estas ekzemplo de tiu transiro. Li diris, ke la atingoj de Ĉinio ekde la subskribo de la pariza interkonsento donis ekzemplon por la resto de la mondo. "Dum ĉi tiu periodo, ĉina investo en puraj energifontoj preskaŭ duobliĝis, kaj pura energio nun estas grava motoro de laborpostenoj, pli altaj vivniveloj, ekonomia kresko kaj energia sekureco."
"Ĉinio havas sperton por ne nur plenumi siajn klimatajn kaj energiajn celojn, sed eĉ superi ilin," diris Stiell.
"Neniu lando povas trakti klimatŝanĝiĝon sole," li diris, avertante, ke sen pli forta internacia kunlaboro, klimataj efikoj pli malboniĝos kaj iliaj ekonomiaj kaj sociaj kostoj daŭre kreskos.
"Ĉinio ludas gravan rolon en ĉi tiu fazo de plenumado," li diris, aldonante, ke la grandskala investo de la lando en renoviĝantaj energifontoj helpas malaltigi tutmondajn kostojn kaj akceli la populariĝon de pura energio kaj rezistemaj solvoj tutmonde.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
