Malfermiĝis la 10-a Ĉin-sudazia Ekspozicio en Kunming de Ĉinio

BY:Xie RuifengJune 12, 2026

La 11-an de junio la 10-a Ĉin-sudazia Ekspozicio malfermiĝis en la urbo Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. La ekspozicio celas plifortigi la regionan komercon kaj industrian kunlaboron sub la temo "solidareco kaj kunordigo por komuna disvolviĝo".



La sestaga evento altiris partoprenantojn el 68 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj. Pli ol 560 kompanioj el sud-aziaj landoj partoprenas. Pli ol 1500 profesiaj aĉetantoj registriĝis, kaj transmaraj aĉetantoj, inkluzive de tiuj el 45 landoj kiel Germanio, Brazilo kaj Egiptio, okupas pli ol 60% de la tuto.


La ekspozicio havas 13 pavilonojn, kovrante sektorojn de verda energio, servoj, fabrikado, kafindustrio kaj aliaj. Por la unua fojo, la organizanto starigis aĉetkolektivan centron, por glatigi la rilaton inter propono kaj postulo kaj lanĉojn de novaj produktoj; ili okazigis ankaŭ seminariojn inter ĉinaj kaj sud-aziaj registaroj, industrioj, universitatoj kaj esplorinstitutoj.


La unua tago de la ekspozicio estas rezervita por profesiaj vizitantoj, kaj la sekvaj kvin tagoj estas malfermitaj al la publiko.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat