de Jiang Chenrong
Dum multaj jaroj, surbaze de ekologia restarigo, la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco, Ĉinio, plifortigis la protektadon de endanĝerigitaj sovaĝaj bestoj kaj iliaj vivejoj. Helpe de la cifereca monitora platformo por la montaro Qinling, oni faras altaltitudan inspektadon per flugrobotoj, grundan patroladon de specialaj laborantoj, tutregionan kontroladon per kameraoj kaj tiel plu, kreinte ĉiuflankan ekologian protekt-reton.
Krome, infraruĝaj fotiloj estas metitaj en profundaj arbaroj. Dum la kvar sezonoj, tage kaj nokte, ili precize registras la manĝadon, ludadon, reproduktadon kaj migradon de sovaĝaj bestoj, provizante abundajn datumojn por ekologia protektado.
Tra la lensoj, Qinling estas plena de viglo kaj intereso: Ĉina pantero (Panthera pardus japonensis) lerte saltas sur la nebulecan deklivon; arbara moskulo (Moschus berezovskii) kuras en densaj arbedaroj; orhara simio (Rhinopithecus) vokas siajn amikojn; budorkaso (Budorcas taxicolor) marŝas grupe kaj malrapide manĝante herbojn... Jen la ĉiutaga vivo de la loĝantoj en la montaro Qinling.

Ĉina pantero lerte saltas sur deklivon. (fotita per infraruĝa fotilo)

Orfazano (Chrysolophus pictus) manĝas en la arbaro. (fotita per infraruĝa fotilo)

Budorkasoj ludas en la arbaro. (fotita per infraruĝa fotilo)

Bruna granda pando paŝas sur la neĝo. (ekrankopio el infraruĝa fotilo)

Orharaj simioj ludas sur branĉoj. (fotita per infraruĝa fotilo)
Pro la efektivigo de ekologi-protektaj politikoj, la vilaĝoj en Qinling estas enorde translokigataj. En iuj vilaĝoj, kie antaŭe loĝis centoj da homoj, nun restas nur kelkdekaj vilaĝanoj. Tiel, trankvilo rekovras la montaron, kaj la sovaĝaj bestoj povas ĝui vastan vivejon. La infraruĝaj fotiloj montras, ke arbara moskulo, nigra urso kaj orfazo aperas multe pli ofte. Estas eĉ surpriza ŝanĝiĝo: la altitudo por la agado de sovaĝaj grandaj pandoj daŭre malpliiĝas, tio signifas, ke la vivejo de grandaj pandoj vastiĝas de la iama altitudo je super 2 200 metroj ĝis ĉirkaŭ 1 800 metroj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
