Posttagmeze de la 8-a de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, faris interparolon kun Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio kaj prezidanto de la Ŝtataj Aferoj de la Korea Popoldemokratia Respubliko.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko estas socialismaj landoj gvidataj de la Komunista Partio. La tradicia amikeco inter la du landoj estas profunde enradikiĝintaj en la komunaj idealoj, kredoj kaj celoj. Ĝi posedas profundan historian bazon, solidan politikan fundamenton kaj fortikajn emociajn ligojn. Generacia amikeco, komuna estonteco kaj reciproka helpo ĉiam estis la klaraj trajtoj de la dulandaj rilatoj. Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, la firma starpunkto de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina registaro pri granda subteno al tradicia amikeco inter la du landoj neniam ŝanĝiĝos, la firma subteno al la gvidado de la ĝenerala sekretario Kim pri la socialisma afero de la Korea Popoldemokratia Respubliko neniam ŝanĝiĝos, kaj la firma decido defendi la komunajn interesojn de la du landoj kaj favoran strategian medion neniam ŝanĝiĝos.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
