Taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirojiddin Muhriddin diris lastatempe, ke Taĝikio kaj Ĉinio konstante plivastigas kunlaboron pri ekologio kaj akvoresursoj per komunaj projektoj pri akvokonservado, glaĉera protektado kaj verda energio.
Duflanka kunlaboro inter Taĝikio kaj Ĉinio jam eniris novan etapon ekde la ŝtata vizito de la taĝika prezidento Emomali Rahmon al Ĉinio, diris Muhriddin, la du landoj subskribis komunan deklaron pri profundigo de ampleksa strategia kunlabora partnereco en la nova epoko.
Muhriddin diris, ke la Nacia Akademio de Sciencoj de Taĝikio kaj la Ĉina Akademio de Sciencoj komune efektivigas la projekton "akvo kaj scienco", kiu fokusiĝas al glaĉera protektado, biodiverseca konservado kaj daŭripova uzo de akvoresursoj.
"Kunlaboro inter Taĝikio kaj Ĉinio en la kampoj de ekologio kaj akvoresursoj daŭre profundiĝas, kreante novajn ŝancojn por komuna esplorado kaj praktikaj projektoj," li diris. "Akvo estas la fundamento de daŭripova disvolviĝo kaj estas proksime ligita al klimata agado, nutraĵa kaj energia sekureco, ekosistema protekto kaj plibonigoj en la vivkvalito de homoj."
Muhriddin emfazis, ke glaĉero estas la ĉefa fonto de dolĉakvo por Centra Azio kaj ludas esencan rolon en certigado de regiona akvo, energio kaj nutraĵsekureco. Taĝikio rigardas glaĉerkonservadon kiel unu el la plej gravaj prioritatoj de sia ekstera politiko kaj klimata tagordo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
