Eksa ĝenerala direktoro de UNESKO: Plurflankismo helpas solvi tutmondajn malfacilojn

BY:Xie RuifengJune 8, 2026

Irina Bokova, eksa ĝenerala direktoro de UNESKO kaj ĉefa konsilisto de la estraro de la Eŭrop-Azia Centro, diris lastatempe, ke plurflankismo kaj pli profunda internacia dialogo kaj kunlaboro estas efikaj manieroj por trakti la kreskantajn tutmondajn defiojn.


Bokova diris, ke neniu lando povas stari apartigite de tutmondaj aferoj, kaj kreskantaj geopolitikaj konfliktoj kaj malfortiĝanta plurflankismo malhelpis tutmondan pacon kaj disvolviĝon. Sub la fono de klimatŝanĝiĝo, teknologia transformado kaj aliaj urĝaj problemoj, la internacia komunumo urĝe bezonas plifortigitan dialogon por kreskigi reciprokan fidon, konstrui konsenton kaj forĝi sinergion.


"Ni bezonas plurflankan movadon, pli da dialogo kaj pli grandan interfidon tra la mondo. Ni ankaŭ bezonas prioritatigi preventajn kaj mediaciajn mekanismojn," ŝi emfazis, alvokante al ŝanĝo de pensmaniero kaj novaj aliroj por trakti tutmondajn problemojn.


Bokova laŭdis la kvar tutmondajn iniciatojn proponitajn de Ĉinio, priskribante ilin kiel "tre gravan respondon de Ĉinio al la bezono plifortigi plurflankisman movadon," kaj asertis, ke ĉiuj kvar iniciatoj kongruas kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN.


Ŝi aldonis, ke la iniciatoj, precipe la Mondregada Iniciato, konformas al la perspektivo de UN. Ŝi ankaŭ plene subtenis la Mondan Civilizacian Iniciaton, kiu respektas la diversecon de mondaj civilizacioj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat