【24 SUNPERIODOJ】Kiu saĝo kuŝas en Grenspikiĝo?

BY:Sheng MinJune 5, 2026

 


Hodiaŭ komenciĝas Grenspikiĝo — la plej vivoplena kaj plej okupata periodo en la ĉina luna kalendaro.


Norde, la tritikaj aristoj oras, kaj estas pretaj por la rikolto. Sude, abundas la pluvo — la ĝusta momento por planti rizplantidojn.


Rikolto kaj semado, peno kaj rekompenco — jen la Grenspikiĝo.


Malantaŭ tiu ĉi nomo kaŝas antikva agrikultura saĝo.


Antaŭe, kiam ne ekzistis veterprognozoj, homoj atente observis la ĉielon kaj la teron, ĝis kiam ili ekkaptis la ritmon de la sezonoj.


Mezsomere la vetero rapide ŝanĝiĝas. Malfrua rikolto riskas ŝimon, malfrua semado riskas aŭtunan rikolton.


Do antikvuloj fiksis Grenspikiĝon, por rememorigi nin: La sezonoj atendas neniun, eĉ momenton ni ne povas malstreĉiĝi.


Samtempe, Grenspikiĝo portas ĝojigajn kutimojn.


Ekzemple, la adiaŭo al la Flora Diino: Kiam la printempaj floroj forvelkas, oni solene adiaŭas la diinon, kun la espero, ke venontjare ŝi repompigos la florojn.


Sed kamparanoj ne havas tempon por tiaj ritoj. Popoldiro montras: "Grenspikiĝon renkontinte, eĉ boparencojn oni neglektas pro okupiteco." Imagu la laborpezon!


Alia ĉarma kutimo venas el Jixi, Anhui-provinco. En Grenspikiĝo, oni vaporumas farunaĵojn el freŝa faruno, modlas ilin en la formo de fruktoj, grenoj kaj bestoj, kolorigas ilin, kaj ilin oferas dum preĝado por favora vetero kaj riĉa rikolto.


Najbaroj interŝanĝas la farunaĵojn kaj kuniĝas en intima etoso.


Kaj ankaŭ la Festo de Unua Sulko en Yunhe de Zhejiang-provinco.


Malnova legendo diras, ke la bovo estis ĉiela herboficisto. Pro kompato al malsataj homoj ĝi kaŝe semis herbojn, sed tio nur dezertigis la kampojn. Kiel puno, ĝi devis malsupreniri al la Tero kaj diligente plugi.


Pro tio la festo ankaŭ nomiĝas "Festo de Bovoreĝo" — esprimo de dankemo al la plugbovoj, kiuj dediĉis al ni sian tutan vivon.


Grenspikiĝo: Kaj rikolto, kaj semado.


Ni sekvu la ritmon de la sezonoj — okupata, sed trankvila. Profunde kultivu la vivon, por ke ĉiu peno alportu sian frukton.



Tem-proponado: Chen Ji

Muntita de Mian Xukun kaj Li Shuoying (praktikantoj)

Korektita de Gou Xinyue

Polurita de Liu Zijia







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat