Lastatempe, la filmo "Dear You" en la chaoshan-a dialekto, kiu kostis nur iom pli ol 10 milionojn da juanoj kun ĉefroloj de tute neprofesiaj aktoroj, estas varme projekciata en Ĉinio. Ĝis nun, la giĉeta enspezo superis 1 000 milionojn da juanoj, kaj laŭ AI-prognozoj, ĝi povus atingi 1.6 miliardojn da juanoj.

La filmo rakontas kortuŝan historion pri atendado, kiu trairis tempon kaj landlimon: la nepo, kun leteroj de sia avino longe konservitaj, iris al Tajlando por serĉi familianojn, sed sekve li malkaŝas sekreton — la "avo", kiu kontaktis la avinon duonjarcente, jam delonge mortis, kaj tiu, kiu anstataŭ lia avo, sendis leterojn kaj monon al lia familio, estas tute nekonata virino.

Pro la varmeco de la filmo, la grava objekto "Qiaopi" en la filmo (en chaoshan-dialekto "pi" signifas leteron) estas vaste konata de la publiko.
Qiaopi*, ankaŭ konata kiel "monletero", estas kombinaĵo de letero kaj monsendo de ĉinoj, kiuj entreprenis en Sudorienta Azio, por sendis al siaj familioj mesaĝojn kaj monon per popularaj kanaloj kaj financaj/poŝtaj institucioj.
La regiono Chaoshan havis mlbonajn naturkondiĉojn por agrikulturo, kaj ofte suferis de naturaj katastrofoj kaj militaj konfliktoj. Tiel lokanoj turnis siajn rigardojn transmaren. En la malfrua 19-a jarcento, multaj chaoshan-anoj en Sudorienta Azio loĝis kaj laboris malproksime de havenurboj, sen bankoj aŭ poŝtoficejoj. Tial, iliaj samlandanoj, kiuj negocis inter hejmlando kaj sudaziaj landoj, helpe transdonis leterojn, monon kaj tiel plu al aliaj familianoj. Qiaopi do fariĝis duobla ligilo de familia amo kaj ekonomia ilo, funkciante kiel vivlinio inter du transmaraj lokoj. Ĝis la fino de la 1970-aj jaroj, kiam "piaoju" (ejoj/institucioj de Qiaopi) ĉesis funkcii, Ĉinio ricevis dekojn da milionoj da qiaopi-aj mesaĝoj.
En junio 2013, pro la vereco, unikeco, neanstataŭigebleco, rareco kaj integreco, la qiaopi-aj arkivoj estis enlistigitaj en la Internacia Memoro de Mond-Registro de UNESKO.
En la filmo, la ĉefrolulino Xie Nanzhi, tute nekonata al la "avino" Ye Shurou, firme tenis la respondecon post la morto de "avo" Zheng Musheng — dum 18 jaroj ŝi skribis leterojn kaj sendis monon en lia nomo, gardante kaj la belan mensogon kaj la esperon de du familioj. Tio superas sangan parencecon, kaj ĝi estas la plej kortuŝa kerno de la filmo. Kaj fakte ĉi tia "respondeco" havas nekalkuleblajn eĥojn troveblajn en la reala qiaopi-arkivo.

Hodiaŭ, en Quanzhou (Fujian-provinco) kaj Shantou (Guangdong-provinco), oni konstruis domojn por konservi Qiaopi, kaj centmiloj da tiaj leterpaperoj estas profesie restaŭritaj kaj bone konservitaj. Oni zorgeme purigas la flaviĝintajn paperojn, riparas difektitajn angulojn, ordigas kaj klasifikas, kaj enarkivigas tiujn leterojn, kiuj portas familian amon kaj historion. Ili celas, ke la publiko rekonu la memoraĵojn.
---
*Laŭ la klarigo de la retejo de UNESKO, Qiaopi konsistis el letero kaj mono senditaj de transmaraj ĉinoj al iliaj familioj reen en Ĉinio. Tia monsendaĵo estas sendita kun letero en unu koverto. Ĉi tio diferencigas Qiaopi de aliaj formoj de korespondado kiel poŝto. En iuj certaj okazoj, ekzemple avizo pri morto, Qiaopi estis letero sen ajna mono. En 2012, Qiaopi estis enmetita en la Azi-Pacifika Memoro de Mond-Registro kaj en 2013 ĝi estis aldonita al la Internacia Memoro de Mond-Registro de UNESKO.
Qiaopi registris tiaman vivon de transmaraj ĉinoj en Azio, Nord-Ameriko kaj Oceanio, same kiel la historian kaj kulturan evoluon de iliaj loĝlandoj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ili konsistigas pruvon pri la ĉina internacia migrada historio kaj la interkultura kontakto kaj interagado inter la Oriento kaj Okcidento.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
