Dum malpli ol unu semajno, la prezidentoj de Usono, Donald Trump, kaj Rusio, Vladimir Putin, faris ŝtatan viziton en Pekino. Lastatempe aliaj gvidantoj de mondpotencoj, kiel la franca prezidento Emmanuel Macron kaj la brita ĉefministro Keir Starmer ankaŭ venis al la ĉefurbo de Ĉinio. Tio substrekas la kreskantan gravecon de Ĉinio en la internacia politika kaj ekonomia sceno.
De Nixon al Trump: kio ŝanĝiĝis?
Kiam la tiama usona prezidento Richard Nixon faris sian historian viziton — la unuan de usona ŝtatestro — al Ĉinio en februaro 1972, li estis pavimanta la vojon por ke la entreprenoj de lia lando, tutmondaj gvidantoj en la ĉefaj sektoroj de la ekonomio, povu eniri kaj solidiĝi en la ĉina merkato. Tiam Usono kredis, ke post kelkaj jardekoj, la ĉina merkato estus ne nur pli evoluinta, sed en la manoj de la samaj usonaj grandaj kompanioj, kiuj tiam ĉefrolis, kaj kelkaj ankoraŭ ĉefrolas la okcidentajn merkatojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping bonvenigas sian usonan paralelulon Donald Trump ĉe la Granda Popola Halo.
Sed la situacio evoluis alimaniere: Trump venis al Ĉinio akompanata de la grandaj magnatoj de sia lando: la estroj de entreprenoj kiel Apple, Tesla kaj Nvidia. Ili estas la gvidaj entreprenoj de Usono, grandaj kaj influaj en la mondo. "Kian rolon ili ludas en la tutmondaj produktĉenoj? Ĉiuj estas malpli progresintaj ol la ĉinoj, escepte de unu aŭ alia, sed tio ŝanĝiĝos post iom da tempo", komentis profesoro Javier Vadell de la Pontifika Katolika Universitato de Minas-Ĝerajso en Brazilo.
Tiu komento evidentigas la plej grandan diferencon inter la vizito de Nixon kaj tiu de Trump: en 1972, Ĉinio estis malriĉa lando, kiu bezonis la kapitalon kaj teknologion de Usono por evoluigi sian industrion. Nun la roloj de la du landoj iugrade renversiĝis: estas la usonaj entreprenoj, kiuj bezonas pliigi sian partoprenon en la ĉina merkato por ne bankroti. La socialismo, kiun Usono ĉiam prezentis kiel io "kadukiĝonta" kaj "kapabla krei nur malsaton kaj malriĉecon", fariĝis la savotabulo de la okcidenta kapitalismo.
De Trump al Putin
Alia interesa kontrasto estas tiu inter la vizitoj de Trump kaj Putin, apartigitaj de malpli ol unu semajno.
Xi kaj Putin subskribis du komunajn deklarojn je nivelo de ŝtatestroj, engaĝiĝante plifortigi la strategian asocion kaj profundigi la kunlaboron de bona najbareco inter la du landoj, kaj defendi multpolusan mondon kaj novan tipon de internaciaj rilatoj. Krome, la du prezidantoj subskribis 20 interkonsentojn en la kampoj de komerco, ekonomio, edukado, scienco kaj teknologio. Aldonite al la aliaj 20 dokumentoj subskribitaj de aliaj aŭtoritatoj de la oficiala delegacio, estis atingite sume 42 interkonsentoj kaj deklaroj.

Rusa prezidento Putin lernas kuiri ĉine en Pekino.
Kio pri la vizito de Trump? El geopolitika perspektivo, temis pri historia renkontiĝo inter la gvidantoj de la plej grandaj potencoj de la planedo: tiu, kiu estas en leviĝo kaj tiu, kiu perdas influon. Kaj la punkto, kiu plej altiris atenton, estis ĝuste la Tukidida Kaptilo. Sed rilate al interkonsentoj, kio estis fakte oficiale interkonsentita inter la partioj? Okazis anonco de aĉeto de aviadiloj Boeing fare de la ĉina flanko, kaj la promeso de Trump ne interveni en aferoj rilataj al Taiwan.
Krom tio, temis pri nekutima renkontiĝo inter ŝtatestroj, ĉar ili ne anoncis ion aparte novan aŭ grandan. Kaj tiu renkontiĝo ripetis la ŝablonon de la renkontiĝo inter Lula kaj Trump en la antaŭa semajno: en ambaŭ okazoj ne estis atingita interkonsento pri komercaj tarifoj nek pri aliaj gravaj temoj, oni nur interkonsentis krei laborgrupojn por daŭrigi la intertraktojn je ministeria nivelo.
De templo al kuirejo
Alia diferenco estas, ke Xi kondukis Trump por viziti la Ĉielan Altaron, kie la usona ŝtatestro lernis pri la ĉina vizio de harmonio inter ĉielo kaj tero. En la sekva mateno ili promenis en la ĝardeno de Zhongnanhai, kaj Trump estis impresita de arbo pli maljuna ol Usono. Alivorte, Xi kaj Trump pasigis pli da tempo sub la libera ĉielo, vizitante lokojn de historia, kultura kaj politika graveco, kio evidentigas zorgon de la ĉina flanko montri al la usona prezidento la ĉinan kulturon. En la Granda Popola Halo, Trump estis traktita kun granda respekto kaj ceremonio, kaj havis bankedon honore al li.

Gastrodiplomatio: Xi kaj Putin jam kuiris kune alifoje.
La vizito de Putin estis malsama: la gvidanto de la Rusa Federacio vidis nek ĝardenojn, nek templon, nek centjaran arbon. Anstataŭe, la du prezidantoj kuiris kune: temas pri praktiko konata kiel gastrodiplomatio. Kiam ĉinaj aŭtoritatoj invitas eksterlandan delegacion, aŭ eĉ ŝtatestron, surmeti la antaŭtukon kaj iri al la kuirejo, tio ne estas nura distro, kiom ajn ĝi povas esti amuza. Inviti iun al la kuirejo estas gesto de proksimiĝo. La kuirejo estas spaco de la domo, kien eniras nur la plej intimaj amikoj. Temas pri maniero transformi la ŝtatan viziton en malstreĉan renkontiĝon inter du homoj, kreante kortuŝajn rememorojn.
La ĉina strategio de gastrodiplomatio estas ankaŭ metaforo de kunlaboro, kiu postulas aktivan partoprenon de ambaŭ gvidantoj por elekti la ingrediencojn kaj spicojn por prepari la pladon kunlabore. En la kuirejo, Xi kaj Putin kreis ion kune.
Ĉi-semajne, ni vidis du aziajn gvidantojn flankenlasi la protokolojn por agi kiel grandaj amikoj kaj konstrui la estontecon kune. La pasintan semajnon, estis usona gvidanto, kiu ricevis lecionojn pri la ĉina saĝeco kaj pri la respondecoj, kiujn oni atendas de reganto.
Azio ĉefrolas
Dum la lastaj jarcentoj, Azio estis subpremata de okcidenta imperiismo, kun granda parto de ĝia teritorio konvertita en koloniojn de eŭropaj nacioj, dum Ĉinio travivis jarcenton de humiliĝo.

La gasduktoj Potenco de Siberio 1 kaj 2 kontribuos por altigi la konkurencivon de ĉina industrio.
Post la dua mondmilito, la popoloj de Azio revenis por regi sian propran destinon. En 1954, la ĉina ĉefministro Zhou Enlai prezentis la kvin principojn de paca kunekzistado, kiuj fariĝis la bazo de la ĉina ekstera politiko. En la sekva jaro, la Afrik-azia Konferenco, okazinta en Bandung, Indonezio, adoptis kaj vastigis tiujn kvin ĉinajn principojn per la dek principoj de Bandung. De tiam, la reciprok-profita kunlaboro inter aziaj landoj evoluis pli kaj pli.
Dum multaj jaroj oni parolas pri ŝanĝo de la akso de la tutmonda ekonomio, de Atlantiko al Pacifiko, kaj estas homoj, kiuj vidas la lastan viziton de Trump kiel markon de tiu transiro: antaŭe, estis Ĉinio, kiu bezonis Usonon; nun estas Usono, kiu bezonas Ĉinion.
La alveno de Putin skribas alian ĉapitron de tiu historio. La prezidantoj de Ĉinio kaj Rusio interkonsentis la konstruadon de la gasduktoj Potenco de Siberio 1 kaj Potenco de Siberio 2, kiuj pliigos la provizon kaj reduktos la koston de tergaso en Ĉinio, farante ĉinan industrion eĉ pli konkurenciva.
Ne eblas ne kompari tion kun la kazo de la gasduktoj NordStream 1 kaj NordStream 2, kiuj celis provizi malmultekostan tergason al Germanio, sed estis forlasitaj pro geopolitikaj kialoj. Nun Eŭropo dependas de likvigita gaso aĉetita de Usono, pli multekosta, kaj vidas sian industrion perdi konkurencivon.
La aziaj popoloj refoje fariĝis posedantoj de sia propra destino kaj jam ne estas ekonomie dependaj de Okcidento — eble estas kelkaj esceptoj, sed malgravaj el geopolitika vidpunkto. Tio malfermas vojon al nova ciklo de la tutmonda evoluo, en kiu Azio estos ĉefrolulo.
Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
