Dum pli ol jardeko, Ĉinio aktive antaŭenigas sian strategion por konstrui landon bazitan sur novigado, kun forta fokuso al investoj en scienco kaj teknologio kaj al altirado de internacia talentulo. Ĉefaj universitatoj kiel Pekina Universitato fariĝis ĉiam pli gravaj cellokoj por sciencistoj, kiuj antaŭe studis aŭ laboris en Usono, Eŭropo kaj aliaj gravaj esplorcentroj de la mondo.
Thien Duong, vjetnama esploristo nun laboranta ĉe Pekina Universitato, post multaj jaroj da studado kaj laboro en Britio, rakontis pri sia sperto translokiĝi al Ĉinio por fari sciencan esploradon. Liaj spertoj parte montras, kiel Pekino konstruas sciencan sistemon kun internacia konkurenc-kapablo.

De Britio al Pekino
La esploristo nun laboras kiel plentempa esploristo ĉe la Fakultato pri Kemio kaj Molekula Inĝenierado de Pekina Universitato. Antaŭe li doktoriĝis pri kemio ĉe Universito de Manĉestro, poste laboris kiel postdoktora esploristo ĉe Aston-Universitato kaj Reĝina Universitato de Belfasto. Lia ĉefa esplorkampo temas pri poraj materialoj uzataj por adsorbado kaj apartigo de gasmolekuloj — kampo konsiderata grava por energio, medio kaj novaj materialaj teknologioj.
Laŭ li, la decido translokiĝi al Ĉinio ne devenis de unu sola kialo, sed de kombino de akademiaj konsideroj, profesiaj evoluŝancoj kaj laboraj kondiĉoj. Li diris, ke la unua afero, kiu impresis lin, estis la amplekso de la ĉina investado en scienco. Ĉefaj universitatoj kiel Pekina Universitato havas modernajn laboratoriojn, grandajn esplorajn financojn kaj tre rapidan ritmon de esplora laboro. "Ĉi tie novaj ideoj povas esti realigitaj tre rapide," li diris.
Krom la akademiaj kondiĉoj, talent-altiraj programoj ankaŭ ludas gravan rolon. Laŭ li, multaj programoj por internaciaj fakuloj inkludas konkurencan salajron, loĝsubtenon, asekuron kaj komencajn esplorajn financojn. Tio helpas junajn sciencistojn malpli zorgi pri financaj problemoj kaj pli koncentriĝi pri sia laboro.

Sistemo por plibonigo de la kvalito de biogasa metano ĉe la Reĝina Universitato de Belfasto
Plurnivela modelo de esplora organizado
Surbaze de spertoj en britaj universitatoj, la esploristo opinias, ke unu el la rimarkindaj trajtoj de la ĉina esplorsistemo estas la plurnivela organizado de esploraj grupoj.
En tiu modelo, spertaj profesoroj ofte laboras proksime kun pli junaj sciencistoj por helpi ilin konstrui proprajn sendependajn esplorajn teamojn. Tio mallongigas la tempon necesan por akiri sperton pri akademia administrado kaj samtempe plibonigas la trejnadon de nova generacio de esploristoj.
Alia avantaĝo estas la kvalito kaj kvanto de studentoj. Ĉe universitatoj kiel Pekina Universitato, doktoraj kaj magistraj studentoj ĝenerale havas bonan akademian bazon kaj fortan motivadon por esplorado, kio faciligas la konstruadon de fortaj esploraj grupoj.
Krome, la administra subteno por scienca laboro estas organizita profesie. Fakultatoj kaj institutoj ofte havas specialajn teamojn por helpi esploristojn prepari financajn petojn, sekvi gravajn templimojn kaj trakti administrajn procedurojn. "Tio estas aparte grava, ĉar multaj esploraj fondusoj havas kompleksajn postulojn kaj striktajn limdatojn," li diris.

Esplorlaboratorio de Pekina Universitato
Rapida esplora ekosistemo
Laŭ la esploristo, la plej granda avantaĝo de Ĉinio estas la formado de tre integra esplora ekosistemo inter universitatoj, esplorinstitutoj, entreprenoj kaj ŝtataj politikoj. Li opinias, ke en grandaj urboj kiel Pekino kaj Ŝanhajo la ritmo de esplorado estas tre rapida. Mendado de kemiaĵoj kaj laboratoriaj materialoj aŭ aliro al modernaj analizaj aparatoj okazas multe pli rapide ol en multaj aliaj lokoj. Krome, la dungo de talentaj kaj laboremaj studentoj kaj esploristoj ankaŭ okazas rapide. "Tio signife mallongigas la eksperimentan ciklon, ebligas testi pli da hipotezoj kaj rapide adapti la esplordirekton laŭ la eksperimentaj rezultoj," li klarigis.
Alia grava faktoro estas la proksima rilato inter baza esplorado kaj industriaj bezonoj. Laŭ li, la ĉina teknologia kaj fabrikada sektoro havas grandan postulon je novaj teknologioj, kio reduktas la distancon inter laboratorio kaj praktika aplikado.
Fine, li emfazis la longtempan strategian subtenon de la ŝtato. Kiam esplorado apartenas al prioritataj kampoj de la lando — kiel kvantuma teknologio, AI, bioteknologio aŭ novaj materialoj — la esploristoj ricevas specialan subtenon. Tio ne temas nur pri financado, sed ankaŭ pri prioritata aliro al datumoj, kunlaboro kun ŝtataj esplorinstitutoj kaj pli granda flekseblo en regularoj.

Thien Duong kaj liaj internaciaj kolegoj ĉe la forumo de Zhongguancun
Politiko por altiri internaciajn talentojn
Dum la lastaj jaroj, Ĉinio konstante adaptis siajn politikojn por fariĝi pli altira por internaciaj fakuloj kaj esploristoj. Laŭ la esploristo, unu el la plej rimarkindaj trajtoj estas la ekzisto de financaj fondusoj speciale al eksterlandaj sciencistoj. Unue kaj plej grave, temas pri konkurenca sistemo de esplora financado. Ĉinio kreis multajn specialajn programojn por internaciaj sciencistoj. Tiuj programoj ne nur donas internacie konkurencan salajron, sed ankaŭ grandajn komencajn esplorajn financojn, kiuj ebligas al junaj esploristoj formi propran teamon, aĉeti ekipaĵojn kaj sekvi siajn proprajn ideojn ekde la komenco. Tio minimumigas la komencajn barojn kaj donas aŭtonomecon, kio estas grava faktoro por allogi talentulojn, kiuj deziras kreii sian propran markon.
Krome, la vizaj kaj administraj proceduroj fariĝis pli flekseblaj. Ekde oktobro 2025, Ĉinio enkondukis novan "talentulan vizon" por internaciaj fakuloj kaj esploristoj. Tiu politiko permesas eniri la landon por serĉi laborŝancojn aŭ partopreni intervjuojn sen neceso havi laboran kontrakton kiel antaŭe.
Fine, grava rolo apartenas ankaŭ al la moderna esplora infrastrukturo kaj al efika laborkulturo. Ĉefaj universitatoj kiel Pekina Universitato ricevis grandajn investojn en modernaj laboratorioj, ciferecaj bibliotekoj kaj profesiaj administraj subtenaj sistemoj. Tio kreas stabilan bazon, kiu permesas al esploristoj dediĉi sian energion al scienco. Samtempe, la laborkulturo emfazas diligentecon, rapidon kaj teaman kunlaboron, kio kontribuas al aktiva esplora medio.
Kultura adaptiĝo kaj cifereca vivo
Krom la esplora laboro, la adaptiĝo al la vivo en Ĉinio ankaŭ lasis fortan impreson ĉe la juna vjetnama sciencisto. Li diris, ke lingvaj baroj ankoraŭ ekzistas en la ĉiutaga vivo, kvankam la akademia medio vaste uzas la anglan. Tamen, la rapida evoluo de AI-tradukiloj kaj la alta nivelo de ciferecigo en la ĉina socio estas faciliga.

2025 Internacia Amika Promenado ĉirkaŭ la lago Kunming
Laŭ li, la sistemo de ciferecaj pagoj kaj servoj en Ĉinio estas unu el la plej rimarkindaj trajtoj de la lando. Aplikaĵoj kiel WeChat kaj Alipay kunigas multajn servojn — de pagoj kaj transporto ĝis aĉetado, sanservo kaj publikaj administraj servoj. "Komence tio povas aspekti iom komplika, sed post kiam oni alkutimiĝas, la sistemo fariĝis tre oportuna por la ĉiutaga vivo," li diris. Li ankaŭ menciis siajn kulturajn spertojn en Pekino, aparte la internacian etoson en la universitata kampuso, kie studentoj kaj esploristoj el multaj landoj kune studas kaj laboras.
Fariĝi tutmonda scienca centro
Laŭ la esploristo, la transformiĝo de Ĉinio en tutmondan centron de scienco kaj teknologio progresas rapide. Li donis kiel ekzemplon la revenon de multaj ĉinaj profesoroj, kiuj antaŭe laboris dum jaroj en Eŭropo aŭ Usono. Ili revenas kun internaciaj kunlaboraj retoj kaj tutmonda esplora sperto. Ĉe universitatoj kiel Pekina Universitato, akademiaj seminarioj kun partopreno de internaciaj fakuloj okazas regule, kio helpas antaŭenigi transliman akademian kunlaboron.
Tamen, analizistoj opinias, ke por vere fariĝi unu el la ĉefaj mondaj centroj de novigado, Ĉinio ankoraŭ devas solvi plurajn defiojn. Inter ili estas la internacia konkurado pri talentuloj, la internaciigo de la esplora medio kaj la konstruado de pli malferma kaj daŭripova akademia sistemo longtempe.
"Necesas persone sperti Ĉinion"
Kiam li estis demandata pri konsiloj por internaciaj fakuloj, kiuj konsideras labori en Ĉinio, la esploristo diris, ke la plej grava afero estas persone sperti la landon anstataŭ nur fidi je eksteraj impresoj. Li rakontis, ke antaŭ ol alveni al Pekino, li opiniis, ke la urbo ankoraŭ suferas pro grava aerpoluado. Tamen, lia reala sperto montris modernan kaj multe pli puran urban medion ol li antaŭe imagis. Laŭ li, internaciaj esploristoj povas komenci per mallongaj vizitoj, partopreni akademiajn konferencojn aŭ interŝanĝajn programojn por pli bone kompreni la esploran medion kaj ĉiutagan vivon en Ĉinio antaŭ ol fari longtempan decidon. "Lasu la realan sperton gvidi vian decidon," li diris.
La rakonto de ĉi tiu esploristo estas unu el multaj ekzemploj, kiuj montras la sisteman penadon de Ĉinio por restrukturi sian rolon sur la tutmonda scienca mapo. La penado iom post iom altiras la atenton ne nur de la internacia scienca komunumo, sed ankaŭ de politikfarantoj tra la mondo.
Raportis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
