de Ntandoyenkosi Ncube
"La nultarifa traktado de Ĉinio povas kontribui por kreskado de afrika komerco, subtenante reziston en necertaj tempoj," diris Boitshoko Ntshabele, ĉefoficisto de la Asocio de Citruskultivistoj de Sud-Afriko.

La politiko venas en kritika tempo por la agrikultura disvolvado de Afriko, precipe por la rapide kreskanta citrusa kultivado de Sud-Afriko, li diris.
"La produktado de sudafrikaj citrusoj estas en signifa kreskoperiodo, sekve ni bezonas plibonigitan aliron al ĉiuj altvaloraj merkatoj kiel Ĉinio," Ntshabele diris, ke la citrusa industrio de la lando subtenas proksimume 140 mil laborpostenojn en citrusaj bienoj, kaj la pligrandigita aliro al granda merkato kiel tiu de Ĉinio povas krei pliajn postenojn kaj subteni kamparan disvolviĝon.
Multaj kamparaj komunumoj en Sud-Afriko forte dependas de agrikultura eksportado. Li klarigis, ke citrus-kultivaj regionoj estos inter la unuaj, kiuj profitas de plibonigita merkataliro sub la nova tarifa politiko.
"Ni tre alte taksas la ŝancojn, kiujn la ĉina merkato liveras," li aldonis.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
