Usona kompanio pri duonkonduktantaĵoj rigardas Ĉinion kiel tutmondan novigan centron

BY:Xie RuifengMay 15, 2026

Malgraŭ la tutmonda necerteco, la usona kompanio pri duonkonduktantaĵoj Onsemi (ON Semiconductor Corporation) plifortigas sian rilaton kun Ĉinio, ĉar la lando ludas gvidan rolon en tutmonda novigado, tion diris Hassane El-Khoury.



El-Khoury estas la ĉefoficisto de la kompanio. Rememorante pri la tutmondaj defioj de la lastaj jaroj, li diris, ke Onsemi faris du gravajn decidojn pri siaj negocoj en Ĉinio. "La unua decido estis, ke ni ne forlasos Ĉinion. Ni ankoraŭ havas bonajn laborantojn, bonan dezajnon, bonajn klientojn kaj bonan teknologion."


"La dua decido estis, ke ni ĉiam alportos nian plej novan teknologion al Ĉinio," El-Khoury klarigis, ke iuj kompanioj alportas antaŭgeneracian teknologion al la ĉina merkato, Onsemi komprenas, ke loka novigado postulas la plej altnivelajn solvojn por sukcesi.


Lastatempe, estis anoncita investo de 50 milionoj da usonaj dolaroj en Ĉinio dum la venontaj tri jaroj. Granda parto de tiu investo direktiĝas al akcelado de novigado.


Onsemi nun rigardas la landon kiel decidan centron de esplorado, evoluigo kaj sistemaj solvoj. "Ĉiuj pensas pri Ĉinio: 'Ho, ĝi estas granda merkato, do ni vendu al Ĉinio.' Sed ĝi ankaŭ estas loko, kie novigado okazas je rimarkinda rapideco," diris El-Khoury.


La kompanio adoptis ĉinan strategion, kiun oni povas priskribi kiel "novigi kun Ĉinio, provizi energion al la mondo". Per loka novigado, Onsemi celas sin disvolvi tutmonde, kune kun siaj ĉinaj klientoj.


"Por ni, la novigado en Ĉinio okazas tiel rapide, ke vi devas fari ĝin surloke, aliel vi neniam postkuros," li diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat