La geoparko Siguniang-monto situas en la provinco Sichuan de Ĉinio, ĉe la transira zono inter la Qinghai-xizang-a Altebenaĵo kaj Sichuan-baseno. La geoparko havas totalan areon de 2 764.01 kilometroj. Ĉe la plej orienta rando de la moderna glaĉera distribuo de Ĉinio, la parko estas sentema areo rilate al tutmonda klimatŝanĝiĝo, kaj ĝi estas unu el la 36 biodiversecaj punktoj de la mondo, kiel ŝlosila zono de la alpa ekosistemo en Ĉinio. En 2026, en la 224-a sesio de la Plenuma Komitato de UNESKO en Parizo, Siguniang-monto estis agnoskita kiel monda geoparko de UNESKO.













Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
