Ĉu vi scias Karem? Li estas hotela akceptisto en Milano, Italio. Iam, iu ĉina turisto donis al li bombonon kun arakida farĉo. Li gustumis kaj forte laŭdis la guston. En februaro ĉi-jare, kun la bombona papereto zorge tenata en la mano, li petis aliajn ĉinajn turistojn aĉeti por li tiun saman bombonon. Neatendite, filmeto de tiu momento ekpopulariĝis en ĉina interreto. Homoj eĉ speciale iris al la hotelo, nur por donaci al li pli da dolĉaĵoj. Tiel, unu bombono fariĝis lia neforgesebla "ĉina gusto".
Ankaŭ Karem mem ne antaŭvidis tiom grandan atenton. Invitite de retumantoj kaj de la ĉina bombonmarko, li venis al Guangdong-provinco de Ĉinio kaj pasigi 5 tagojn tie, kie li mergis sin en la lokan metiarton kaj la bongustan lokan kuirarton.

"5 tagoj ne sufiĉas. Mi vere ŝatas la lokon. Mi devus komenci mian vojaĝon ĝuste de ĉi tie!" La 12-an de aprilo, Karem atingis la urbon Shenzhen kaj tion diris, kaj kontente kaj bedaŭre.
Lia unua halto en Shenzhen estas la butiko de HUAWEI en la kerno de la komerca kvartalo Huaqiangbei. Tie Karem entuziasme ludadis per faldebla poŝtelefono, ĝuante la perfektajn interagojn inter preciza mekaniko kaj inteligenta sistemo, tiel li tuŝis, per propraj fingroj, la pinton de ĉina elektronika tekniko.

Flugroboto stirata per manaj gestoj
Sekvis la cifereca vendejo LEXU, kaj tie la scivolemo de Karem plene ekflamis. Li restis tie plej longe. Li provis magnetan pianon, elektronikan tamburon, kaj poste — sub gvido de dungito — mem ekflugigis flugroboton.
Kiam li svingis la manon dekstren kaj maldekstren, la flugroboto DJI Neo 2 tuj dancis en la aero laŭ liaj movoj. Karem estis ŝokita. "Nekredeble impresa sento!" Li kriis, la okuloj brilantaj, kaj diris, ke li volas tuj venigi siajn du filojn al la urbo. "Ankaŭ ili amus," li aldonis kun rideto.

Karem manpremas kun robothundo.
Se la roboto lin skuis, la sekva sperto eĉ igis lin ŝokita. Antaŭ la inteligenta san-butiko Yuexinyu, vigla robothundo etendis sian "manon" — kaj ili manpremis. "Mi vidis tion nur en filmetoj," Karem konfesis. "En realo ĝi moviĝas tute kiel vera hundo!" Sed la vera surprizo ankoraŭ atendis lin: AI-okulvitroj.

Karem provas AI-okulvitrojn kaj laŭdas.
Kiam Karem surmetis la okulvitrojn ekipitajn per navigado, tradukado kaj muziko, okazis "magio" antaŭ liaj okuloj. Ĉinaj skribaĵoj fluis en italan lingvon, tuj kaj rekte. "La ĉina lingvo iĝis itala!" Li miris, turnante la okulvitrojn en la manoj. "Jen la plej interesa afero, kiun mi vidis. Eble ĉiu bezonus tiajn okulvitrojn!"
Informiĝinte, ke ĉirkaŭ 7 000 eksterlandanoj aĉetumas en Huaqiangbei ĉiutage, Karem duonŝerce diris: "Ankaŭ mi povus veni ĉiutage!" Vortoj elkoraj — ne nur omaĝo al la teknikaj mirindaĵoj de Huaqiangbei, sed ankaŭ sincera aplaŭdo al la noviga pulso, kiu batas tra Shenzhen kaj la Granda Golf-areo Guangdong-Hongkongo-Makao.
Vojaĝo, kiu komenciĝis per dolĉa bombono, floris en teknikaj mirindaĵoj. De dolĉaj gustoj sur la lango ĝis avangardaj aparatoj, Karem mezuris la urbon per siaj paŝoj. Li spertis ne nur inventemon, sed ankaŭ homan varmecon. Simpla peto pri bombono fariĝis ponto inter li kaj Ĉinio.
Redaktoro: Sheng Min
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
