Ivan Lins inaŭguris la Printempan Muzikfestivalon JZ en Ŝanhajo

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 7, 2026

La 30-an de aprilo estis inaŭgurita la Printempa Muzikfestivalo JZ en Ŝanhajo per koncerto de la mondfama brazila muzikisto Ivan Lins, gajninto de pluraj prestiĝaj premioj, kies verkoj estis registritaj kaj kantitaj de sennombraj muzikistoj tra la mondo kaj daŭre influas tutmondan muzikan scenon. En ĉi tiu prezentado, feste al siaj 80 jaroj de vivo kaj 55 jaroj de muzika kariero, Ivan kune kun la publiko rememoris siajn plej ŝatatajn klasikaĵojn, kondukante ĉiujn por mergiĝi en la profundecon kaj amplekson de lia muziko, tuŝite de liaj melodioj.



La koncerto estis inaŭgurita per la kanto Abre Alas (Malfermu la Vojon), klasikaĵo, kiu emfazas la unikan harmonian aranĝon de lia muziko.


Dum la koncerto, Ivan Lins surprizis la publikon per ludado de la tradicia ĉina kanto "Molihua" (Jasmeno), kaj estis varme aplaŭdita. Junulo komentis en socia retejo, ke li sentis sin kortuŝita de tio.



Foje dum la koncerto, Ivan kunkantis kun sia filo Claudio Lins, kiu ankaŭ estas muzikisto, kaj en la koncerto li rolis kiel perkutisto kaj kantisto.


Inter unu kanto kaj alia, Ivan rakontis amuzajn rakontojn pri sia vivo kaj kariero, ekzemple, ke Pelé, la reĝo de futbalo, elektis lian kanton "Vieste" (Vi Venis) por sia geedziĝa festo. Ivan ankaŭ dediĉis la kanton "Meu País" (Mia Lando), al la brazilanoj vivantaj en Ĉinio.



Ivan Lins ankaŭ rakontis pri sia ĝojo, kiam li estis informita, ke en 2023, okaze de ŝtata vizito de brazila prezidento Lula al Ĉinio, kiam prezidento Lula estis akceptita de ĉina prezidanto Xi Jinping, la orkestro ludis lian muzikon "Um Novo Tempo" (Nova Epoko), por bonvenigi prezidenton Lula. "Um Novo Tempo", origine verkita por alporti optimismon kaj ĝojon al la brazila popolo okaze de la transiro de militista diktaturo al civila regado, markis novan epokon por la nacia disvolvado de Brazilo, kaj en 2023 ĝi ankaŭ markis novan epokon por la amikecaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.


Dum la ludado de "Um Novo Tempo", la publiko entuziasme aplaŭdis laŭ la ritmo de la muziko, kaj ankaŭ tiu parto de la koncerto ricevis plurajn komentojn en ĉinaj sociaj retejoj poste.



Brazila ministro pri kulturo Margareth Menezes, kiu ploris aŭskultante la muzikon de Ivan Lins ludata dum la akcepto de prezidento Lula fare de prezidanto Xi Jinping en 2023, spektis ĉi-fojan koncerton, akompanata de la la brazila ĝenerala konsulo en Ŝanhajo Augusto Pestana.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat