De la 30-a de aprilo ĝis la 5-a de majo okazis ĉijara printempa muzikfestivalo JZ Festival en Ŝanhajo. Ĉar 2026 estas la Ĉin-Brazila Kultura Jaro, Brazilo estis la gastolando de ĉi tiu festivalo. Ivan Lins inaŭguris la festivalon per mirinda koncerto, kaj dum la sekvaj tagoj 15 muzikistaroj el Brazilo kaj ankaŭ brazilaj muzikistoj vivantaj en Ŝanhajo koncertis en la urbo.

Jonathan Ferr, unu el la pioniroj de la brazila urba ĵazo, koncertas ĉe Huangpu-rivero.

Hamilton de Holanda, gajninto de la Latinamerika Grammy-premio en la kategorio Plej Bona Latinamerika Ĵaz-Albumo, koncertas en Ŝanhajo.

Koncerto de Luedji Luna, unu el la plej originalaj voĉoj de nuntempa brazila muziko kaj gajninto de Latinamerika Grammy-premio en la kategorio Plej Bona Albumo de Brazila Popola Muziko

Adriana Calcanhotto, unu el la plej konataj nuntempaj komponistoj kaj kantistoj de Brazila Popola Muziko, koncertas sur la podio de la Brazila Vilaĝo de la festivalo.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
