Junuloj de Brazilo kaj Ĉinio alproksimiĝas per muziko

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 24, 2026

La 14-an de aprilo de ĉi tiu jaro, la Universitato Renmin de Ĉinio gastigis la Brazil-Ĉinan Junularan Festivalon kaj la 40-jaran Datrevenon de Amikeco inter la urboj Pekino kaj Rio-de-Ĵanejro. En la programo, sin prezentis la Orkestro Forte de Copacabana, la Studenta Artisma Grupo de la Universitato Renmin de Ĉinio kaj la Robota Bando Linkerbot. La evento estis parto de la agadoj de la Ĉin-Brazila Kultura Jaro.


De Kopakabano ĝis la Granda Muro


La Orkestro Forte de Copacabana naskiĝis el projekto de la Instituto Rudá, kiam 50 junuloj aĝaj inter 10 kaj 21 jaroj, devenantaj el ladurboj kiel Pavão-Pavãozinho, Cantagalo, Chapéu Mangueira, Babilônia kaj Santa Marta, estis selektitaj por formi orkestron. Celante kunigi socian integriĝon kun kreado de oportunoj por malprivilegiitaj junuloj en la urbo Rio-de-Ĵanejro, la projekto, gvidata de la produktistino kaj entreprenistino Márcia Melchior, provizas muzikan edukadon, ŝancojn por persona disvolviĝo kaj vojon al kariero en muziko.


Orkestro Forte de Copacabana koncertas ĉe Universitato Renmin de Ĉinio.


"La celo de la orkestro estas kapabligi la junulojn, por ke ili eniru profesiajn orkestrojn, orkestrojn de la armeo, kaj sekvu la profesian karieron per muziko. Feliĉe, dum la jaroj, multaj studentoj ligiĝis en muzikajn kaj kulturajn projektojn, persistis en la akademio, kaj kelkaj eĉ doktoriĝis. Ĉi tio estas nia plej granda misio," klarigis Márcia.


Malgraŭ ĝia nepridubebla merito, la projekto preskaŭ ĉesigis siajn agadojn pro manko de financaj rimedoj. Ĝia sorto ŝanĝiĝis en 2022, kiam la firmao CNOOC Petroleum Brasil Ltda, filio de ĉina plurnacia entrepreno, fariĝis subtenanto de la projekto per la Leĝo Rouanet de Brazilo, kiu stimulas investadon en kulturaj projektoj.


Pli ol sponsorado, CNOOC ankaŭ peris alproksimiĝon de la orkestro kun Ĉinio, donante al la lernantoj la ŝancon lerni la ĉinan lingvon kaj aldoni ĉinajn temojn, melodiojn kaj sonkolorojn en sian repertuaron. La nomo de la orkestro rilatas al la fama Fortikaĵo de Kopakabana, antikva armea instalaĵo kreita por protekti la urbon, kiu nuntempe funkcias kiel kulturdomo kaj turismejo. Tie la junuloj praktikas muzikon kaj ricevas komplementan edukon pri fremdaj lingvoj, matematiko kaj la portugala lingvo.


Kultura diplomatio


En 2024, kiam estis celebrata la kvindeka datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio, CNOOC aranĝis partnerecon kun la ĉina registaro, ĉinaj entreprenoj kaj teatroj por ebligi la unuan turneon de la orkestro en Ĉinio. Tiam, koncertoj kaj atelieroj en universitatoj donis al la brazilaj junuloj la ŝancon interagi kun ĉinaj studentoj kaj prezenti repertuaron, kiu miksas reprezentajn kantojn de la du landoj. La projekto firmiĝis kiel kultura ponto kunliganta la du landojn.


Márcia klarigis, ke en la lastaj tri jaroj, la orkestro partoprenis en celebrado de la ĉina Printempa Festo kaj eĉ ludis kun la fama gitaristo Armandinho ĉe la prestiĝa Municipa Teatro de Rio-de-Ĵanejro, krom partopreni en multaj eventoj ligitaj al la amikeco kaj interŝanĝoj inter Brazilo kaj Ĉinio.


En 2024, mi fotiĝis kun la orkestro tuj post ĝia koncerto kun ĉeesto de ĉina vicprezidanto Han Zheng. Centre estas mi kaj Márcia Melchior.


La plej alta punkto de la internacia turneo en 2024 estis la festbankedo celebre al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, organizita de la Ĉina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kiam la orkestro prezentis sian muzikon antaŭ la vicprezidanto de Ĉinio Han Zheng. Krome, dum tiu turneo la orkestro sendis leteron al la ĉina prezidanto Xi Jinping, klarigante pri sia origino kaj celo, ĝiaj rilatoj kun Ĉinio kaj ĝia deziro plifortigi sian rolon kiel ponton de amikeco inter la du landoj.


Post la reveno de la orkestro al Brazilo, venis du sinsekvaj bonaj novaĵoj. La unua estas, ke la registaro de la gubernio Rio-de-Ĵanejrio agnoskis la orkestron kiel nematerian kulturan heredaĵon de la gubernio Rio-de-Ĵanejrio. La dua estas, ke la orkestro rivecis leteron de prezidanto Xi Jinping. En la letero Xi esprimis sian subtenon al la projekto kaj proponis ĝian plivastiĝon kiel manieron por doni oportunon al pli da brazilaj junuloj kontribui por profundigi la amikecon inter la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio per muziko.


En 2025, la projekto estis plivastigita, kun la enkonduko de du novaj ensembloj: la Kamerorkestro Forte de Copacabana, formita ekskluzive de virinoj, kaj la Ĉambra Orkestro Forte de Copacabana, sekve pli da junuloj el publikaj lernejoj de Rio-de-Ĵanejro havas la ŝancon partopreni en la projekto.


Nun en 2026 la orkestro revenis al Ĉinio por sia dua turneo tra la lando, vizitante Pekinon, Tianjin, Nanning, Guilin kaj Kantono, kadre de programo de la Ĉin-Brazila Kultura Jaro. Nur tri muzikistoj de ĉi tiu turneo partoprenis la pasintan turneon en Ĉinio, kaj tio pruvas, ke la grupo renoviĝas kaj donas ŝancojn al pli da junuloj.


La koncerto en Pekino


Homplena teatro. Flagoj de Brazilo kaj Ĉinio estis disdonitaj al la ĉeestantoj kune kun la programo de la koncerto. Apud la scenejo, du robotoj antaŭ siaj respektivaj pianoj vekis scivolemon: ĉu ili estis tie nur por ornamo aŭ ĉu ili efektive kapablas ludi muzikon? Tio estis novaĵo eĉ por ĉinoj.


La prezentado estis dividita en tri partojn: "Transirante montojn kaj marojn" emfazis la renkontiĝon de du kulturoj; "transformiĝantaj lokoj" prezentis la distingajn trajtojn de tiuj du muzikaj tradicioj; kaj "marŝante kune" enkondukis kreskantan integriĝon inter ĉinoj kaj brazilanoj, kiu kulminis en la tuta integriĝo fine de la koncerto.


La brazila orkestro dekomence pruvis sian kapablon, malfermante la koncerton per "Tico-Tico no Fubá" (Esperante, zonotriko en la farun') de Zequinha de Abreu, mondfama klasikaĵo de la brazila muziko, sekvata de "Muolihua" (jasmenfloro), unu el la plej konataj tradiciaj ĉinaj kantoj. Ĉinaj akordionistoj akompanis la ludadon de tiuj du pecoj.


En la dua parto, junaj ĉinaj kaj brazilaj muzikistoj alternis sur la scenejo por sinsekvaj prezentadoj, kiuj inkluzivis eĉ mallongan prezenton de la pekina opero. La brazilanoj prezentis "Garota de Ipanema" (knabino el Ipanema) kaj "Canto de Xangô" (kanto de Ŝangoo).


En la fina parto, la brazilanoj komencis ludante "Flor de Lis" (lilifloro) de Djavan, kaj iliaj ĉinaj kolegoj eniris la scenejon por la sekvaj kantoj. Sed estis la robotoj-muzikistoj, kiuj kaptis la atenton de plejparto de la publiko, kiam ili subite ekludis pianon. Nu, ili ja bone ludas!


Survoje al la estonteco


Mi ekkonis la Orkestron Forte de Copacabana en 2024, ĝuste dum tiu tagmanĝo kun vicprezidanto Han Zheng. Mi neniam forgesos la fieron, kiun mi sentis vidante tiujn junulojn prezenti la brazilan kulturon al ĉinoj, nek mian surprizon, kiam tre juna brazilanino el malriĉa kvartalo de Rio-de-Ĵanejro bele interpretis ĉinan kanton en flua ĉina lingvo.


Ĉinaj robotoj ludas pianon dum la koncerto.


En tiu momento mi ekkonsciis, ke mi estis antaŭ io multe pli granda ol simpla orkestro. Temas pri projekto, kiu ne nur uzas muzikon por doni al multaj brazilaj junuloj oportunojn pri pli bona vivo, sed ankaŭ antaŭenigas la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio. Tiam, mi pozis por grupa foto kun la orkestro kaj ekkonis Márcia-n kaj ĉinan direktoron de CNOOC Brazilo, kiu flue parolas la portugalan. Mi timas, ke eble mi neniam plu havos ŝancon fari alian foton kiel tiu, kiun mi konservas kune kun dolĉaj rememoroj.


Dum la lastaj jaroj, Márcia, kvankam tiom okupata, neniam forgesis kundividi kun mi novaĵojn pri la laboro de la orkestro. Mi ĝojegis, kiam mi estis informita pri tio, ke ĝi estis deklarita nemateria kultura heredaĵo de la gubernio Rio-de-Ĵanejrio, kaj pri la letero de ĉina prezidanto Xi Jinping.


Por mi estis granda ĝojo revidi la orkestron, nun kiel solidigitan projekton, kiu ĝuas fortan subtenon ne de unu, sed de du popoloj, kiuj transformis ĝin en simbolon de ilia reciproka amikeco. Mi esperas, ke ĝiaj turneoj tra Ĉinio plioftiĝos por pli profundigi tiun amikecon.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat