Pola fakulo Radoslaw Grzelaczyk: Ĉinaj homaspektaj robotoj akiris favoron de tutmondaj kompanioj

BY:Xie RuifengApril 23, 2026

Radoslaw Grzelaczyk, kunfondinto de la pola robota kompanio MERA Robotics, lastatempe komentis pri la gvida rolo de Ĉinio en la rapide evoluanta sektoro de homaspektaj robotoj. Li diris, ke ĉinaj homaspektaj robotoj fariĝas la "ĉefa elekto" por tutmondaj kompanioj, pro la alta disponebleco, rapida teknologia progreso kaj konkurencivaj prezoj.



Grzelaczyk estas unu el la kreintoj de "Edward", homaspekta roboto, kiu lastatempe fariĝis "retfamulo", kiam iu filmeto montris ĝin pelante aprojn sur la stratoj de Varsovio. Edward baziĝas sur la homaspekta roboto Unitree G1 ellaborita de ĉina kompanio, kaj integrita kun la operaciumo de MERA por loka uzo. La filmeto pri Edward diskonigita de MERA-teamo altiris milionojn da vidoj en interreto.


Post vizito al Ĉinio lastjare por studi la komercigon de homaspekta robotiko, Grzelaczyk kaj lia teamo kombinis ĉinan aparataron kun nacie evoluigita programaro por krei solvojn adaptitajn al la postuloj de eŭropaj uzantoj.


Li diris: "Ĉinio moviĝas tre rapide en la merkato de homaspektaj robotoj -- eble du jarojn antaŭ iu ajn alia lando." MERA Robotics planas importi ĉirkaŭ 100 homaspektajn robotojn el Ĉinio antaŭ la fino de julio por plivastigi siajn produktojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat