Rob Smith, ĉefoficisto de germana grupo KION, diris pri sia opinio de la malfermeco kaj la disvolviĝo de novkvalitaj produktivaj fortoj de Ĉinio. Li diris, ke "ni kredas, ke la daŭra fokuso de Ĉinio pri verda disvolviĝo kreos medion, kie internaciaj kompanioj kiel KION povos novigi, lokalizi kaj kontribui al altkvalita, daŭripova kresko".
Enirinte la ĉinan merkaton komence de la 1990-aj jaroj, KION kreskis kiel unu el la plej grandaj eksterlandaj kompanioj en la ĉina material-manipula sektoro. Hodiaŭ, la grupo rigardas Ĉinion ne nur kiel ŝlosilan merkaton, sed ankaŭ kiel strategian novigan partneron.
Smith emfazis pri la rapida progreso de Ĉinio en teknologioj kiel artefarita intelekto, la Interreto de Aĵoj kaj robotiko, kombinitaj kun ĉina vasta klientaro kaj forta fabrikada kaj eksporta povo. KION jam ekaliĝis al la verda transiro de Ĉinio. "La engaĝiĝo de Ĉinio al daŭripovo kongruas kun la strategiaj prioritatoj de KION," diris Smith, emfazante, ke 95% de la ĉareloj venditaj de KION en Ĉinio estas elektraj, inkluzive de hidrogenaj fuelpilaj modeloj.
Smith emfazis, ke Ĉinio restas kaj esenca merkato kaj ŝlosila kontribuanto al la tutmonda komerco de KION, la grupo daŭre plivastigos sian investon en la lando.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
