La 19-an de aprilo komenciĝis la Pekina Yizhuang-a Duonmaratono kaj Duonmaratono de Homaspekta Roboto en 2026. Vespere de la 11-a de aprilo en Yizhuang oni organizis provkuradon de la robota duonmaratono. Multaj bildoj de la robotoj kurantaj nokte estis kaptitaj per fotilo kaj disvastigitaj en diversaj amaskomunikiloj.

La robotoj, aŭ mojosaj aŭ amindaj, havas multajn movojn ege similajn al tiuj de realaj homoj, kaj tio allogis multajn atentojn. Sed, pli okulfrapa estas, ke multaj el ili surhavis kurŝuojn, kiel homoj. Fakte, tio ekzistas ekde la pasintjara konkurso. Kial?

Ni scias, ke homaj atletoj portas ŝuojn dum kurado por redukti eluziĝon de la piedoj kaj protekti genuajn artikojn. Ankaŭ robotoj estas tiel. Esplorado montras, ke la forto de homa piedo frapanta la teron povas atingi 2-3-oble homan korpopezon, kaj la graso kaj muskoloj de la piedo formas kusenan strukturon por mildigi vundon. Tamen, robotoj ne havas tian strukturon, do ili estas pli sentemaj al damaĝo pro malmolaj frapoj al iliaj mekanikaj artikoj kaj internaj motoroj. La kusen-strukturo de sportŝuoj efike absorbas la ŝokojn, reduktante eluziĝon de gravaj komponantoj kaj plilongigas ilian vivdaŭron.
Krome, malsamaj tersurfacoj (kiel gruzaj vojoj, deklivoj kaj herbejo) havas malsamajn koeficientojn de frotado. La planduma materialo de sportŝuoj provizas pli stabilan forton, por ke robotoj povu adaptiĝi al kompleksaj vojkondiĉoj kaj diversaj terenoj.
Kaj, laŭ la desegno de roboto, rigidstrukturaj robotoj pli dependas de la elasteco de la ŝuoj por kompensi la nesufiĉan deformiĝan kapablon, dum algoritme dinamike kontrolitaj robotoj povas ĝustigi la paŝadon per la ŝuaj plandoj.
La uzo de sportŝuoj ne estas absolute necesa; ĝi estas nur helpo. La kerna agado de la roboto (kiel algoritmoj kaj struktura forteco) restas decida por fini la kuradon.
Homaspektaj robotoj uzantaj diversajn porhomajn ekipaĵojn estas ne nur imito al homoj, sed ankaŭ pro veraj bezonoj pri funkciado, tio estas la plej bona solvo el datumoj kaj praktiko. Helpe de la ekipaĵoj, la robotoj povas fini la duonmaratonon kaj poste eniri en pli da scenaroj: loĝistiko, manĝaĵliverado, savado, flegado... La estonteco estas promesoplena.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
