Kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo" kreskigas verdan kaj malferman tutmondan ekonomion

BY:Xie RuifengApril 20, 2026

Sheradil Baktygulov, direktoro de la Kirgiza Instituto pri Monda Politiko, diris, ke altkvalita disvolviĝo kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" celas kreskigi verdan, justan kaj malferman tutmondan ekonomion."Nuntempe, kreskas la postuloj por egala kaj justa aliro al internaciaj financaj kaj komercaj mekanismoj," li klarigis kial la iniciato estas aparte altira por evoluantaj landoj.


Li diris, ke altkvalita kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo" signifas plibonigi kaj la skalon kaj la kvaliton de kunlaboro inter partoprenantaj landoj. La iniciato "devus esti rigardata kiel valora ilo" por aliaj landoj, precipe evoluantaj landoj, por atingi siajn disvolviĝajn celojn.


La 15-a Kvinjara Plano de Ĉinio klare mencias la celojn plivastigi altkvalitan malfermecon kaj antaŭenigi altkvalitan kunlaboron kadre de la iniciato."La kvinjaraj planoj de Ĉinio permesas al la landoj koncentri disponeblajn rimedojn por atingi rapidan ekonomian disvolviĝon," Baktygulov aldonis.


"Dum multaj jaroj, Ĉinio kontribuis per proksimume 30% de la tutmonda ekonomia kresko. Ĉi tio estas tre grava kaj signifa indikilo," konkludis Baktygulov.


Redaktorto: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat