La Teknologia Instrumentpanelo de EPO 2025, publikigita lastatempe, montris, ke ĉinaj kompanioj kaj esploristoj registris rekordajn 22 031 patentpetojn ĉe la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) en 2025, kaj Ĉinio fariĝis la tria plej granda fonto de patentpetoj de la oficejo por la unua fojo.
"La petoj kreskis je 9.7% jare, igante Ĉinion la plej rapide kreskanta lando inter la 10 plej registrantaj landoj," diris Roberta Romano-Goetsch, la ĉefa daŭripova oficisto kaj reprezentanto de EPO.
Romano-Goetsch diris, ke la patentpetoj de Ĉinio ne nur kreskas rapide en Eŭropo, ili ankaŭ etendiĝas de tradiciaj kampoj kiel cifereca komunikado al pli vasta kaj diverseca kampoj.
Ŝi diris, ke ekzistas longdaŭra tendenco de ĉinaj kompanioj kaj novigantoj serĉi patentan protekton en Eŭropo. Dum la pasinta jardeko, la nombro de petoj el Ĉinio montris duciferan kreskon, triobliĝinte de pli ol 7 000 en 2016 ĝis pli ol 22 000 en 2025.
"Daŭra investado en esplorado kaj disvolvado, precipe en strategiaj kampoj kiel artefarita intelekto, ciferecaj komunikadoj, pura energio kaj duonkonduktaĵoj, klare plifortigis la teknologian produktadon de ĉinaj novigantoj," ŝi diris.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
