
La 9-an de aprilo okazis en Pekino lanĉceremonio pri la libro La Brazila Popolo: Signifo kaj formiĝo de Brazilo (O povo brasileiro: A formação e o sentido do Brasil). La ceremonio estas gvidata de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj brazila ambasadorejo en Ĉinio, kunorganizita de la Eldonejo Blossom Press kaj la eldona centro pri ĉin-latinamerika kulturo, kaj subtenata de la Fondaĵo Darcy Ribeiro (Fundação Darcy Ribeiro) kaj la Instituto Guimarães Rosa. Tio estas la dua programo kadre de la Kultura Jaro inter Ĉinio kaj Brazilo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
