La nokta bazaro Shazhou de la urbo Dunhuang en la provinco Gansu de Ĉinio estas vizitinda loko. Ĝi troviĝas je kelkminuta piedira distanco de la ĉefaj hoteloj de la urbo kaj liveras al vizitanto merĝan sperton de la kulturo de la antikva Silka Vojo per metiartoj kaj manĝaĵoj. La bazaro estis fondita en 1991, kun arkitekturo inspirita de tiu en Tang-dinastio (618-907), kiam la Silka Vojo spertis sian plej viglan momenton.

Tiu ĉi korto, plena je restoracioj kaj manĝaĵ-vendejoj, estas la koro de la bazaro

En la metiarta aleo, vizitantoj povas trovi diversspecajn manartaĵojn de Dunhuang.

En la bazaro ankaŭ eblas aĉeti specialaĵojn de la regiono, kiel sekigitaj fruktoj, laktaĵoj kaj sekigita viando.

Vendisto rostas viandon en la ĉefa korto de la bazaro.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
