Sekretario de Centra Komitato de KPT: Venos la momento, kiam la popoloj unuiĝos en unu lando kaj en unu sistemo

BY:Ĵamŝed Sabiroviĉ JunusovMarch 31, 2026

de Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov*



La libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas fundamenta historia kaj nuntempa trarigardo de la ŝtataj sistemoj kaj de la tutmonda politiko el la vidpunkto de la moderna ĉina socio. La libro prezentas vastan analizon de la nuntempa politika tutmondiĝo, kun ĝiaj efikoj pozitivaj kaj negativaj sur la monda ekonomio kaj sur la tutmonda politika sistemo.


S-ro JUNUSOV Ĵamŝed Sabiroviĉ (maldekstre) dum sia laboro en la oficejo de sindikato


La ĉina nacio estas unu el la plej antikvaj civilizacioj de la ero, kun pli ol 5 000 jaroj da historio, kiu naskis la civilizacion de la Silka Vojo kaj ligis la Orienton al Eŭropo.


La nuntempa mondo travivas tutmondan transformiĝon, pasante de unupolusa mondordo al plurpolusa. Ĉiu tia transformiĝo estas dolora por la homaro kaj kaŭzas sociajn renversiĝojn kaj konfliktojn mondskalajn kaj regionajn.


La libro ilustras la periodojn de la evoluo de la ĉina socio ekde la tempoj de la Silka Vojo ĝis la plej freŝdata historio, ĝiajn politikon kaj deziron konstrui stabilan, kreivan kaj pacan evoluvojon.


Tiu ĉi libro estas utila por specialistoj pri ĉinaj studoj, politikfakuloj, kaj esploristoj en la kampoj de historio kaj sociaj sciencoj.


Leginte la libron, mi dividus ĝin en tri ĉefajn partojn: la historia evoluo de la ĉina socio, la politiko de inkluzivigo de la ĉina socio, kaj la homara komunumo de komuna estonteco en la kadro de la evoluo kune kun la landoj de Centra Azio.


1. Unu lando, du sistemoj


Dum la lastaj jardekoj, Ĉinio sekvis politikon "unu lando, du sistemoj".


La politiko de Ĉinio rilate al Tajvano restas senŝanĝa: ĝi temas pri ununura nacio kaj Tajvano estas integra kaj nedisigebla parto de la ĉina ŝtato.


Sendube, la apartigo de Tajvano de la ĉeftero estus tragedio por Ĉinio, ĉar la historio de Tajvano estis nedisigebla parto de la lando jam de jarmiloj.


La ĉinoj, ekde la aŭroro de la evoluo de sia civilizacio, ekloĝis en Tajvano kaj, unuigante la fortojn kun la ĉeftero, forpuŝis la eksterajn minacojn. En la mondo oni konas multajn ekzemplojn, en kiuj la ekzistantaj limoj estis redesegnitaj kaj popolo estis dividita en du ŝtatojn, sed la radikoj de la popoloj, ilia kulturo kaj iliaj tradicioj ne povas esti disigitaj de iu ajn limo.


Mi estas konvinkita, ke venos la momento, kiam la popoloj unuiĝos en unu lando kaj en unu sistemo. Tiurilate, mi opinias, ke la jena citaĵo eltirita de la libro estas elokventa: 


"La historio de nia nacio pruvas, ke ambaŭ partoj estas nedisigeblaj kaj interligitaj per parencecaj ligiloj."


2. La pacama ĉina politiko


En la hodiaŭa mondo, la ekspansio de la politiko de tutmondiĝo implicas pozitivajn kaj negativajn evoluojn por la socioj.


Unuflanke, la politiko de tutmondiĝo kunportas la progreson de la modernaj teknologioj kaj decidan turnopunkton en la scienco kaj en la produktado, sed aliflanke tiu ĉi politiko havas ankaŭ malprogresajn sekvojn, t.e. la batalon por sferoj de influo, sociajn kataklismojn, konfliktojn kaj perdojn.


Mi dezirus emfazi, ke dum la lastaj jaroj Mezoriento fariĝis teatro de lukto por la interes-sferoj de multaj agantoj sur la tutmonda politika scenejo.


La tragedio de la popoloj en Arabio, ankoraŭ ne agnoskita Palestino, la tragedio de Gazao, la bombado de Irano, la enmiksiĝo en la aferojn de suverenaj ŝtatoj. Kaj tio estas nur mallonga listo de la nunaj defioj en la araba mondo.


Ĉinio proponas politikon ekvilibran, tolereman kaj solidaran rilate al la arabaj ŝtatoj, celantan certigi la superecon de la juro kaj la garantion de la suvereneco de ĉiu ŝtato.


La 9-an de decembro 2022 okazis la Unua Pintkunveno Ĉinio -- Arabŝtatoj en la urbo Riado, Saud-Arabio. La ĉin-arabaj rilatoj povas esti priskribitaj kiel amikecaj, bazitaj sur la komuneco de historio kaj kulturo de ĉi tiuj popoloj.


Por konfirmi tiun ĉi rilaton, mi citos la ĉefan raporton de la pintkunveno:


"Ni travivis prosperon kaj malprosperon en nia lukto por la nacia liberiĝo. Ni antaŭenigis reciproke utilan kunlaboron en la kadro de la ekonomia tutmondiĝo. Kune, Ĉinio kaj la arabaj ŝtatoj konstruis spiriton de amikeco bazitan sur solidareco kaj reciproka helpo, egaleco kaj reciproka avantaĝo, kune kun inkluzivigo kaj reciproka lernado."


Mi pensas, ke ĉi tiu citaĵo perfekte spegulas la politikon kaj la strebon de la gvidantoj de nuntempa Ĉinio kaj ilian engaĝiĝon pri sendependeco, libereco kaj evoluo.


3. La homara komunumo de komuna estonteco


La kerna koncepto en la evoluigo de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Centra Azio estas la dialogo inter civilizoj kaj la defendo de paco en la regiono. Ĉinio estas ligita al Centra Azio per komunaj kulturo kaj historio, bazitaj sur la civilizo de la Silka Vojo. La landoj de Tutmonda Sudo disponas pri grandaj homaj kaj naturaj rimedoj.


Jam ekde antikvaj tempoj, tiu ĉi vojkruciĝo kunligis Orienton kun Okcidento. Per la Silka Vojo ekestis dialogo inter la orientaj kaj okcidentaj civilizoj. En tiu ĉi kunteksto, Centra Azio havas gravan rolon kiel loĝistikan centron inter Azio kaj eŭropaj landoj.


La 19-an de majo 2023 okazis la Pintkunveno Ĉinio -- Centra Azio en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi. Dum la pintkunveno estis taksitaj la historia rolo de Centra Azio, la plifortigo de stabileco en la regiono, kaj la engaĝiĝo al amikeco kaj bona najbareco inter Ĉinio kaj ĉiuj landoj de Centra Azio.


Dum la pintkunveno estis difinitaj la celoj kaj la taskoj celantaj daŭrigi la dialogon inter civilizoj, la pacon kaj la stabilecon en la regiono, la disvolviĝon de la regionaj infrastrukturoj kaj la plifortigon de la ekonomiaj ligoj. La ekzistantaj rilatoj kaj la historia engaĝiĝo favore al la dialogo inter civilizoj povas esti priskribitaj per tiu ĉi citaĵo el la raporto de la pintkunveno en Xi'an:


"Dank' al la komunaj klopodoj faritaj dum centoj da jaroj, la popoloj de Ĉinio kaj Centra Azio kontribuis al la disvastigo kaj la prospero de la Silka Vojo, kiu reprezentis historian kontribuon al la kunlaboro, la integriĝo, la riĉiĝo kaj la disvolviĝo de la civilizoj tutmondaj."


La libro estas tre informa kaj interesa por la esplorado de fakuloj en multaj kampoj. Mi volas emfazi, ke mi estas profesia historiisto kaj trovas interesan aludon al la historio de la evoluo de la rilatoj de Ĉinio kun la najbaraj ŝtatoj, kaj ankaŭ la historia atento al la disvolviĝo de la ŝtata politiko ekde la antikveco ĝis la plej nuntempa historio.


Indas substreki, ke la temoj traktitaj en la libro estas tre vastaj, kaj mi klopodis esprimi mian opinion pri tiuj, kiuj estas plej proksimaj al mi kaj kiujn mi plej bone konas. Mi opinias, ke tiu ĉi libro povos esti interesa por larĝa publiko, de historiistoj kaj politikfakuloj ĝis ekonomiistoj kaj diplomatoj.


*Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov, sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio 







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat