Aktivadoj de unua Internacia Tajĝiĉjuan-Tago okazis en la ĉefsidejo de UNESKO

BY:Xie RuifengMarch 25, 2026

La 18-an de marto okazis aktivadoj de la unua Internacia Tajĝiĉjuan-Tago en la ĉefsidejo de UNESKO en Parizo, Francio. Al la aktivadoj ĉeestis pli ol 400 personoj, inkluzive de reprezentantoj el konstantaj misioj de pli ol 30 landoj, oficistoj de UNESKO kaj tajĝiĉjuan-praktikantoj.












Tajĝiĉjuan devenas de Ĉinio. Ĝi, kun kelkcentjara historio, enhavas la filozofian koncepton pri ekvilibro inter jin-o kaj jang-o kaj harmonia kunestado. Tajĝiĉjuan jam vastiĝis al 180 landoj tra la tuta mondo, kaj estis enlistigita en la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO en 2020. En novembro 2025, en la 43-a sesio de ĝenerala konferenco de UNESKO, la 21-a de marto (Printempa Ekvinokso de la norda hemisfero) estis aprobita kiel la Internacia Tajĝiĉjuan-Tago.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat