Kiel altkvalita disvolviĝo de Ĉinio profitigas la mondon?

BY:Gao ShuyuanMarch 12, 2026

Kiel la sekvanto, daŭriganto kaj plibonigo de la 14-a Kvinjara Plano, ankaŭ la 15-a Kvinjara Plano difinas altkvalitan disvolviĝon kiel la ĉeftemon de la ekonomia kaj socia disvolviĝo. 


Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en "Klarigo pri la Proponoj de la Centra Komitato de KPĈ pri Formulado de la 15-a Kvinjara Plano pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolvado", ke por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon, la grava afero estas plifortigi la sendependecon en altteknologio, estigi novkvalitajn produktivajn fortojn kaj fari progreson en teknologia novigo, esplorado de novaj energioj kaj plibonigado de ekonomia strukturo. Tio evidentigas la ŝlosilon de la altkvalita disvolviĝo en la venontaj kvin jaroj.


La altkvalita disvolviĝo de Ĉinio estas ne nur grava por la modernigo, sed ankaŭ donas grandan ŝancon al la mondo. Do kiel la mondo profitas de la altkvalita disvolviĝo de Ĉinio? 


Favora al multpolusiĝo kaj modernigo de Tutmonda Sudo



Evandro Carvalho, profesoro de la jura fakultato de la Fondaĵo Getulio Vargas, diris, ke rezulte de altkvalita disvolviĝo, novigo fariĝos movforto de la ĉina ekonomio, kio influos la mondon diversmaniere. Unue, la teknologia disvolvo de Ĉinio akcelas konkurencon por tutmonda novigado. Due, tio pluigos teknologian kunlaboron inter disvolviĝantaj landoj. Ekzemple, Ĉinio ofte kunhavigas teknologion, kio helpas al modernigo de la Tutmonda Sudo. Trie, teknologia maturiĝo de Ĉinio ŝanĝos la tutmondan industrian ĉenon, kio faciligos latin-amerikajn landojn ludi sian rolon. La mondo direktita de teknologio helpas al multpolusiĝo, kio favoras al kunlaboro anstataŭ kontraŭiĝo.


Ĉinio kiel laboratorio de novigado



Laŭ Clemens Schütte, estro de la komitato de German-ĉina Komerca Asocio, Ĉinio transformiĝas de manufaktura centro al grava merkato kaj centro de altteknologia novigado. Germanaj entreprenoj, ekzemple BMW, Volkswagen, Siemens kaj BASF akcelas sian respond-rapidecon al la merkato per kreskigo de sia enĉina forto rilata al esplorado kaj produktado. Tiuj entreprenoj zorgas pri ne nur malalta kosto en Ĉinio, sed ankaŭ rapideco en novigado. Laŭ esploroj, pluaj germanaj entreprenoj rigardas Ĉinion kiel ĉampionon de novigado kaj volas kreskigi kunlaboron kun ĉinaj entreprenoj. La celo estas ne nur gajni avantaĝon en ĉina merkato, sed ankaŭ kunhavigi kun la mondo iliajn fruktojn de novigo.  


Motoro por verda transformiĝo de la mondo 



Laŭ Kevin Kelly, la unua direktoro de la usona revuo Wired, progreso de Ĉinio en AI kaj biologia tekniko antaŭenpuŝas la verdan transformiĝon de la mondo, kio profitigas Ĉinion kaj la mondon. 



Luigi Gambardella, prezidanto de senprofita internacia asocio pri cifereca kunlaboro ChinaEU, diris, ke Ĉinio, kun avangardaj teknikoj en elektraj aŭtoj, AI kaj robotiko, fariĝas grava forto, antaŭenpuŝante transiron en energio kaj industrio. "Mi esperas, ke en la venontaj 5 jaroj Ĉinio ludos rolon kiel laboratorion de novigado kaj motoron de verda transiro por antaŭenpuŝi mondan ekonomion."


Redaktoro: Gao Shuyuan

Afiŝo: Gao Shuyuan kaj Liao Yingjie





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat