Printempa Festo malkaŝas kulturajn ŝanĝiĝojn en Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 10, 2026

La 3-an de marto ĉinoj celebris la Lanternan Festivalon, kiu oficiale fermas la celebradojn de la Printempa Festo, longa festa periodo kies komenco estas la Ĉina Novjaro, kiu ĉi-jare estis celebrata la 17-an de februaro. Tiu ĉi estis mia deka Printempa Festo, de kiam mi transloĝiĝis al Pekino, sed kelkfoje mi pasigis tiu ferion eksterlande. Ĉiuokaze, jaron post jaro mi rimarkis profundajn ŝanĝojn en la dinamiko de la celebradoj. Tiaj ŝanĝoj donas al ni indikojn, kiuj helpas kompreni kiel migradoj al urboj kaj la familioj 4-2-1 — formitaj de kvar geavoj, du gefiloj kaj unu genepo, konsekvenco de la politiko de ununura infano, abolita antaŭ dek jaroj — formas la kulturon de la lando.


"Inversigita novjaro"


Tradicie, ĉinoj vojaĝas en ĉi tiu epoko de la jaro por pasigi la novjaran antaŭvesperon kun la familio, sed raporto de Shanghai Daily malkaŝis etan ŝanĝon en tiu dinamiko: pli ofte ol antaŭe, urbaj junuloj venigas siajn gepatrojn en siajn hejmojn anstataŭ vojaĝi al sia naskiĝloko. La fenomeno, konata kiel "inversigita novjaro" pro la inversigo de la vojaĝfluo, reflektas la rapidan evoluon de la lando, de agrikultura kampara socio al industria urba socio, en kiu junuloj havas ĉiam pli kaj pli da jaroj da studado kaj adaptiĝas al la komforto de grandaj metropoloj.


La kazo de Yu, junulino naskita en Jiangsu-provinco, estas ekzemplo de tiu nova tendenco: anstataŭ alfronti plenplenajn stacidomojn kaj trajnojn por atingi sian naskiĝlokon dum la plej granda portempa amasmigrado de la mondo, ŝi preferis inviti sian patrinon por kune pasigi la feriadon en Ŝanhajo. Ne temas nur pri komforto: multaj junuloj sentas enuon en urbetoj kaj vilaĝoj, kie mankas la distraj elektoj de granda urbo. Yu planis la feriojn kun sia patrino kaj aĉetis biletojn por kune viziti muzeojn kaj ekspoziciojn, promeni per ŝipo sur la rivero Huangpu, admiri la tradiciajn ĉinajn lanternojn kaj dormi en altklasa hotelo.


Sed la "inversigita novjaro" ankaŭ reflektas ekonomian faktoron: ĉar la plimulto de homoj vojaĝas de grandaj urboj al vilaĝoj, la postulo je biletoj estas grandega, igante ilin multekostaj kaj elĉerpigante ilin en kelkaj minutoj. Por la inversa itinero estas la malo: de vilaĝo al metropolo, estas pli facile trovi bonprezan sidlokojn en trajno aŭ aviadilo. Krom tio, eblas trovi turismajn servojn kaj hotelojn kun rabato dum la malalta sezono.


Kampara revigligo: urĝe bezonata


Kio okazas al tiuj, kiuj vojaĝas al la hejmoj de siaj prapatroj por familia kunveno? Interretaj hotelrezervaj servoj anoncis kreskon ĝis 300% en rezervoj de hotelĉambroj por unu horo en kamparaj vilaĝoj. La kialo estas tute malsama ol tio, kion vi supozis: en kamparaj vilaĝoj, multaj domoj ankoraŭ ne estas kontentige komfortaj, precipe vintre: la hejtado povas esti primitiva, per ligno, kaj en multaj loĝejoj ne estas varmigita akvo. Alkutimiĝintaj al urba vivo, junaj ĉinoj kutimas sin duŝi ĉiutage per varma akvo, kaj hoteloj, eĉ en kamparaj areoj, liveras komfortan banĉambron kun varmigita akvo kontraŭ bona prezo.


Ekzemplo de kampara revigliĝo: kafejo en kampara vilaĝo ĉe la Granda Muro en Pekino anoncas ekskluzivajn produktojn por allogi turistojn.


Alia konstato estas, ke tiu urba junularo revenas al kamparaj vilaĝoj kun mono por elspezi, sed ne trovas distrajn elektojn kapablajn sorbi tiun aĉetopovon: mankas kinejoj, kafejoj, karaokeoj kaj aliaj distraj servoj. Por kelkaj grupoj da junuloj, hotelo refoje estis la solvo: eblas lui hotelsalonojn por grupe amuzi sin per tabulludoj aŭ simple pasigi tempon kune en loko troviĝanta inter ilia urba identeco kaj la kampara medio, kie ili troviĝas. Kvankam la ĉina kamparo rapide evoluís laŭ komforto kaj vivkvalito, ĝi ankoraŭ estas malproksima de la urba normo, kio stimulas migradon, precipe de junuloj, al la urboj.


Aliflanke, la junularo evidentigas la kontraston inter la kamparaj radikoj kaj la urbaj konsumkutimoj, elstarigante la gravecon kaj urĝecon de la kampara revigligo promesita de prezidanto Xi Jinping. La kampara revigligo celas fari la vivkvaliton en kamparo tiel bona kiel en urboj, tiel ke pli da homoj volu loĝi en kamparo, kampara turismo disvolviĝu, mono fluu al pli malriĉaj lokoj kaj kontribuu al ilia disvolviĝo, kaj la loĝantoj de kamparaj areoj povu vivi pli bone.


Kutimoj ŝanĝiĝas ankaŭ en urboj


Dum mia infanaĝo en brazila urbeto, vendejoj fermiĝis dum ferioj. Kiam iu forgesis aĉeti ian ingrediencon por la novjara festeno, oni devis pruntpreni ĝin de iu najbaro. En pli grandaj urboj, kelkaj superbazaroj malfermiĝis ĝis tagmeze dum ferioj; ekzemple, kiam mi pasigis la jarfinajn festojn en Kampinaso ĉe parencoj, matene oni rapidis por iri al la sola superbazaro malfermita en la ĉirkaŭaĵoj, por aĉeti tiun ladskatolon de kondensita lakto, kiun iu forgesis meti en la aĉetoliston. La tempo pasis kaj la kutimoj en Brazilo ŝanĝiĝis: hodiaŭ multaj familioj manĝas ekstere aŭ mendas manĝaĵon por la jarfinaj festoj, oni pli ofte vidas bazarojn malfermitajn dum ferioj, kaj ĉiam pli da homoj profitas la feriojn, antaŭe pasigitajn en familio, por promeni kaj amuziĝi.



Pro la pandemio, homoj ne povis vojaĝi dum la Printempa Festo de 2021, sekve ili elektis promeni, kaj la stratoj de Pekino fariĝis homplenaj. Ĉu tio kontribuis por ŝanĝi printempfestajn kutimojn?


Kaj por mi, pasigi la Printempan Feston en Pekino estis kiel reveni al mia infanaĝo: ni devis stoki manĝaĵon hejme ĉar la merkatoj fermiĝus (estis esceptoj, sed malfacile troveblaj), la stratoj fariĝus dezertaj kaj preskaŭ neniu restoracio funkcius. Sed jam en mia unua Ĉina Novjaro ĉi tie mi konstatis perspektivon de ŝanĝo: mi vespermanĝis en unu el la malmultaj restoracioj, kiujn mi trovis malfermitaj, kaj tie estis du familioj manĝantaj en restoracio anstataŭ sekvi la tradicion manĝi hejme.


Ĉi-jare, proksime al mia hejmo, mi konstatis, ke preskaŭ duono de la restoracioj estis malfermitaj. La plimulto el ili kun malmultaj klientoj, sed en la kuirejo estis hasto por plenumi mendojn faritajn interrete. En miaj unuaj jaroj en Ĉinio mi eĉ ne sciis kiel mendi manĝaĵon per apo, sed kiam mi lernis, mi faris la malprudentan elekton mendi per ĝi mian tagmanĝon en la unua tago de la novjaro: estis tre malmultaj restoracioj disponeblaj, preskaŭ neniu liveristo, atendotempo superanta tri horojn. Mi rezignis kaj iris kuiri.


Ĉi-jare mi stokis manĝaĵon hejme por la tuta feriado, sed en la unua tago de la jaro mi malfermis la aplikaĵon, pro scivolemo: multaj restoracioj, specialaj ofertoj kaj liveroj ene de normala limtempo. La liveristoj, kiuj antaŭe rezignis vojaĝi dum ferioj, nun rapidas surstrate por liveri la mendojn. Mi suspektas, ke multaj familioj daŭre manĝas hejme, sed preferas mendi manĝaĵon, almenaŭ la pli malfacile kuireblajn pladojn.


Mia amiko, estro de iu brazila restoracio en Pekino, rakontis al mi, ke en la unua tago de la novjaro, ĝuste kiam la restoracio kutime estas plej malplena, ĉi-foje ĝi estis plena de klientoj. Neniam antaŭe venis tiom da homoj en ĉi tiu dato, kiam tradicie oni tagmanĝas hejme.


Denove la konflikto inter generacioj aperas: multaj junuloj havas manĝkutimojn malsamajn ol tiuj de siaj gepatroj kaj geavoj, tial ili preferas tagmanĝi frue, solaj aŭ kun amikoj en restoracio, kaj poste iras al la familia tagmanĝo ĉe parencoj, ne por manĝi, sed por kunesti, kaj tie ili nur manĝetas.


En mia unua Ĉina Novjaro en Pekino, mi ŝokiĝis rimarkante, ke la homplenaj stratoj de la urbocentro, plenaj de turistoj, en tiuj tagoj fariĝis dezertaj, kvazaŭ ĉiuj foriris de la urbo kaj forgesis min sola. Ĉi-foje estis malsame: la 2-an tagon de la nova jaro mi eniris plenan metroon, multaj homoj kun valizoj, mi ne scias ĉu forirantaj aŭ alvenantaj, sed certe dezirantaj turismumi. Kiam mi vojaĝis per buso tra la urbocentro, mi vidis la faman strateton Nanluoguxiang, kiu kutime estis malplena en ĉi tiu dato, plena de turistoj manĝantaj kaj aĉetumantaj.


Kulturo reinventas sin


De malgrandaj detaloj ĝis grandaj ŝanĝoj, la rakontoj ĉi tie prezentitaj, unuavide, ŝajnas signoj, ke tradicio estas postlasata kiam Ĉinio moderniĝas, sed fakte tio, kion ni vidas, estas kulturo adaptiĝanta al nova epoko. Eĉ se ĝi portas la pezon de jarmila tradicio kaj kampara bazo, la ĉina kulturo adaptiĝas al la tempoj por enkorpigi la ŝanĝojn alportitajn de urba vivo kaj teknologiaj progresoj. Kreita en 1983, la CCTV-a Gala Nokto jam konsolidiĝis kiel tradicio de la Ĉina Novjaro. Ĝi estas ekzemplo de tiu adaptiĝo, kiu permesis al la plej granda festo de la planedo enkorpigi la televidan teknologion. Ekde pasinta jaro, robotprezentoj estas kulminaĵoj de tiu speciala programo.


Robotoj praktikas kungfuon dum CCTV-a Gala Nokto de 2026.


La junulo, kiu ne vojaĝas al sia naskiĝloko, ne forlasas sian familion, sed serĉas novajn manierojn integri ĝin en sian vivon. La familio, kiu mendas manĝaĵon anstataŭ kuiri ĝin, transdonas taskon al aliaj homoj por pasigi pli da tempo kune. La familia unuiĝo, esenco de la Printempa Festo, restas, sed la rimedoj por atingi ĝin diversiĝas. La dezerta urbo de miaj unuaj jaroj en Ĉinio donis lokon al metropolo, kiu pulsas eĉ dum ferioj. La Printempa Festo samtempe spegulas la jarmilan tradicion de la ĉina civilizo kaj ĝian kapablon reinventi sin dum ĝi marŝas al la estonteco.


Verkis kaj fotis (krom la lasta): Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat