Lastatempe, intervjuita de ĉinaj raportistoj, Luigi Gambardella, prezidanto de la internacia cifereca asocio ChinaEU en Bruselo, diris, ke ĉinaj kompanioj estas ĉe la avangardo de la tutmonda akcelo al IQ-Epoko, kaj Ĉinio gvidas la vojon en konstruado de kognaj retoj kaj funkciigo de artefarita intelekto (AI).
La temo IQ-Epoko starigas la ampleksan koncepton enhavanta telekomunikadon, AI, robotikon, nuban komputadon kaj venontgeneraciajn retteknologiojn. Gambardella dirs, ke la tutmonda komunikada industrio de Konektiĝeca Epoko iras al IQ-Epoko.
"En la epoko de saĝa infrastrukturo, konkurenco jam ne temas, kiu konstruas la pli rapidajn interretojn aŭ la pli larĝan kovradon," li diris. "Temas pri konstruado de retoj kun kognaj kapabloj. Estonta cifereca avantaĝo pli kaj pli dependos de la kapablo funkciigi AI grandskale."
Parolante pri la integriĝo de AI en realan ekonomion, Gambardella diris: "En la epoko de IQ, AI moviĝas preter programaro kaj rekte en la fizikan mondon. Inteligenteco enigita en infrastrukturo ebligas industrian aŭtomatigon, prognozan prizorgadon, realtempan kvalit-kontrolon kaj optimumigitan loĝistikon."
Li atribuis la fortan rezulton de Ĉinio en ĉi tiu transiro al ĝia granda merkata skalo, densaj aplikaĵaj scenaroj kaj vertikale integrita industria ekosistemo.
Koncerne la perspektivojn por kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, Gambardella rimarkigis, ke la duoblaj cifereca kaj verda transiroj de Eŭropo postulas pli inteligentan infrastrukturon por pliigi produktivecon, malaltigi energikostojn kaj plifortigi la rezistecon de la provizoĉeno. "La spertoj kaj teknologia matureco, kiujn multaj ĉinaj kompanioj alportas al Eŭropo, povas helpi transponti la interspacon inter eksperimentado kaj mezurebla ekonomia efiko," li diris.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
