La 5-an de marto la ĉina ĉefministro Li Qiang faris laborraporton de la registaro en la kvara sesio de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso. Pri la celoj, kiujn la lando atingos en 2026, la laborraporto prezentis jene:
MEP kreskos inter 4.5%-5%, oni klopodos por pli bona rezulto;
enketita urba senlaboreca indico estos ĉirkaŭ 5.5 %, kun pli ol 12 milionoj da nova dungiteco en urboj;
kresko de KPI estos ĉirkaŭ 2%;
atingo de baza ekvilibro de internaciaj pagoj;
grena produktado estos ĉirkaŭ 700 milionoj da tunoj;
kresko de personaj enspezoj estos kunordita kun ekonomia kresko.
Redaktoro: Xie Ruifeng

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
