Lastatempe, en Ĝenevo, Svislando, Peter Bakker, prezidanto kaj ĉefoficisto de la Monda Komerca Konsilio por Daŭripova Disvolviĝo (WBCSD), diris, ke Ĉinio gvidas la ondon en la kampo de daŭripova disvolviĝo kaj prezentas gvidajn solvojn en multaj merkatoj.
WBCSD estis establita en 1995, kun pli ol 200 internaciaj kompanioj kiel siaj membroj.
Bakker atentigis, ke komunaj defioj alfrontantaj la homaron, kiel klimatŝanĝiĝo kaj perdo de biodiverseco, povas esti solvitaj nur per kunaj klopodoj, kaj la novigaj solvoj de Ĉinio povas esti haveblaj al ĉiuj per partnerecoj kun kompanioj tra la mondo.
Li kredas, ke entreprenoj ludas ŝlosilan rolon en ĉi tiu rilato, ĉar entreprenoj funkciigas tutmondajn proviz-ĉenojn.
"Vi povas redukti emisiojn, nur kiam vi kunlaboras trans la proviz-ĉenoj," diris Bakker, aldonante, ke tutmonda regado estas necesa.
Bakker kredas, ke Ĉinio donis bonan ekzemplon rilate al kunlaboro inter politikistoj kaj entreprenoj. Kunlaboro inter la ĉina registaro kaj industriaj fortoj certigis, ke Ĉinio povas "produkti" gvidajn solvojn en multaj merkatoj.
"Mi scias unu aferon certe: ĉi tiuj defioj ne estas nur naciaj defioj. Ili estas tutmondaj defioj. Ni devas daŭre kunlabori. Ni devas daŭre trovi interkonsentojn. Kaj la ideo, ke unu lando estas la kontraŭulo de alia lando, ne helpas," diris Bakker.
Bakker diris, ke li rigardas Ĉinion kiel "landon kun espero, landon, kie novaj teknikoj, estas disvolvataj pli rapide kaj, kie oni pripensas ekvilibron inter naturo, homoj kaj teknologia disvolviĝo."
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
