Oficisto de IMF: Ĉina ekonomio restas forta

BY:March 4, 2026

Lastatempe Thomas Helbling, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Departemento de Internacia Monunua Fonduso (IMF), diris, ke malgraŭ enlandaj defioj kaj eksteraj malfaciloj, la ĉina ekonomio montras sian rezistemon.


Helbling alvokis pli fortajn rimedojn por persona konsumado, ĉefe per plua fortigo de la socia protekta reto, kiu estis vastigita en la lastaj jaroj, kaj antaŭenigante rilatajn reformadojn.


Parolante pri la rolo de Ĉinio en la tutmonda ekonomio, li rimarkigis, ke Ĉinio kreskas pli rapide ol multaj aliaj landoj en la mondo. "Ĉinio kontribuas pli al tutmonda kresko -- proksimume 30 procentoj," li diris.


Li diris, ke kiel malferma ekonomio, Ĉinio ankaŭ kontribuas al tutmonda kresko per komercaj kaj financaj ligoj. Dum Ĉinio kreskas, ĉinaj kompanioj, inkluzive de avangardaj firmaoj en pintaj sektoroj, vastiĝas tutmonde, kaj "ili ankaŭ alportas sciojn al la resto de la mondo," li diris.


Ĉinio ankaŭ kontribuas al tutmonda ekonomia bonfarto per kanaloj, ekzemple, subteno al IMF kaj partoprenado en multflankaj ŝuld-restrukturaj klopodoj. Tiel, Ĉinio subtenas ne nur rektajn ekonomiajn transakciojn, sed ankaŭ la institucian kadron por la tutmonda ekonomio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat