Ĉu vi scias, kiu festo estas hodiaŭ? Jes, estas la Printempa Festo! Por bonvenigi la novan jaron, ĉinoj kutime faras versparojn kaj gluas ilin ĉe la pordoj, faras novjaran viziton, donas mondonacon al infanoj, manĝas jiaozi-on ktp, por forigi la malnovan, akcepti la novan kaj ĝui familian kuneston.
La Printempa Festo estas la tradicia ĉina festo kun la plej profunda signifo, plej riĉa enhavo, plej grandnombro da partoprenantoj kaj plej vasta influo, kaj enlistiĝis kiel nemateria kultura heredaĵo de UNESKO. Kun kreskanta disvastiĝo, la festo jam fariĝis la simbolo de la ĉina kulturo, kiu estas ĝenerale akceptita, agnoskita kaj aprezata de la mondo.
Tem-proponado: Chen Ji
Muntita de Sheng Min
Polurita de Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
