Tradicia danco por bonvenigi la Jaron de Ĉevalo

BY:Rafael Henrique ZerbettoFebruary 13, 2026

 


Situanta ĉe la Granda Muro, en la sudokcidenta parto de la distrikto Yanqing de Pekino, Shixia estas historia setlejo fondita en Ming-dinastio (1368–1644), kiu prosperas sub la ombro de la antikvaj sekcioj de Badaling kaj Shixia-pasejo. Ĝia nomo, signifanta "Ŝtona Gorĝo"(ĉine 石峡), reflektas la pejzaĝon el ŝtonaj domoj kaj stratoj enkavigitaj en monta ravino, kie la imponaj restaĵoj de la Granda Muro kunfandiĝas kun la simpleco de kampara vivo. Kiel iama grava armea pasejo norde de la Juyongguan-sekcio de la Granda Muro, la vilaĝo trapasis rimarkindan transformiĝon: ĝi ĉesis dependi de la vendado de maizo kaj lokaj specialaĵoj, kaj iĝis vigla centro de kultura turismo. La suba filmeto montras virinojn el tiu vilaĝo prezentantaj danconimite rajdi sur ĉevalo(ĉine 跑旱船) por bonvenigi la Jaron de Ĉevalo.


Tem-proponado: Chen Ji

Filmita de Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat