Funkcio de WeChat, kiu povas savi vian vivon!

BY:Rafael Henrique ZerbettoFebruary 2, 2026

La 27-an de januaro la ĉina socia retejo WeChat anoncis ĝisdatigon de sia funkcio "SMS por savi vivojn", kiu celas ligi krizokazajn tekstomesaĝojn al apeto ene de WeChat en kritikaj situacioj pri savado. La kapablo permesas, ke dum kriza situacio, tekstmesaĝo aŭtomate malfermu la apeton, ebligante videoalvokojn kaj diskonigon de la preciza loko, kie la paciento estas. En urĝa savado, ĉi tio kontribuas por redukti la tempon necesan por ke iu serĉu helpon kaj faciligas al krizokazaj centroj rapide koni la precizan lokon de la vokanto kaj tuj sendi ambulancon.



Desegnita por la kritikaj unuaj minutoj


En kazoj kiel subita kora halto, la tiel nomata "ora savfenestro" estas je nur kvar minutoj. Tamen, la averaĝa alventempo de ambulanco estas ofte ĉirkaŭ 11 minutoj. Dum tiuj kritikaj minutoj, homoj, kiuj scias kiel plenumi savprocedurojn, eble ne ĉeestas, dum al tiuj surloke eble mankas la necesaj kapabloj.


Pasintmonate, 70-jarulo en Kantono subite perdis la konscion. Post kiam la kriza voklinio (120) ricevis la alvokon, ambulanco tuj ekiris de la urba prisana centro. Atendi ĝian alvenon signifus maltrafi la kvar-minutan savfenestron.


Anstataŭe, la kuracisto en la ambulanco Huang Zhigang uzis "SMS por savi vivojn" por rapide establi videoalvokon kun homoj surloke. Li donis dedistancan gvidon por helpi aliulojn efektivigi tujan intervenon, kaj la paciento reakiris konscion ene de la kritika tempo.


Ĉi tiu savado eblis per apliko de la kapablo de WeChat ligi SMS-on al apeto en krizaj medicinaj servoj. Premante la ligilon en la mesaĝo, homoj ĉe la sceno povas tuj estigi videoalvokon kun medicinaj profesiuloj por realtempa gvidado. Samtempe, la apeto sinkronigas la lokigajn datumojn de la paciento. Eĉ se vokantoj ne povas klare priskribi, kie li estas -- kiel fora vojkruciĝo aŭ arbara areo -- la savocentro ankoraŭ povas precize koni la lokon kaj sendi helpon.


Ekspansio tutlanda


La sistemo ne estas limigita al Kantono. Ĝis la fino de la pasinta jaro, 279 savocentroj tra Ĉinio uzis la teknikan kapablon liveritan tra la ekosistemo de WeChat. Inter ili, 67 savocentroj ebligis videoalvokajn funkciojn, kaj 57 urboj alprenis la aliron de SMS-aktivitaj apetoj. Entute, la efikeco de krizrespondo laŭraporte pliboniĝis je 77%.


Kiam kaj kial SMS estas sendata?


La "SMS por savi vivojn" ne estas sendata rutine. Post kiam iu vokas la numeron 120, kuracisto aŭ disponigisto decidas, ĉu la situacio postulas videokonekton. Nur tiam la SMS-ligilo estas sendata. En tiaj kazoj, ricevantoj povas fidi la mesaĝon kaj premi la ligilon laŭ instrukcioj.


Pri apeto "Pingvena unuahelpa asistanto" (ĉine 企鹅急救助手)


Uzantoj povas serĉi "Pingvenan unuahelpan asistanton" en WeChat. Malsamaj trajtoj implicas specifajn permesojn pri kunhavigo de personaj datumoj:

-- Ensaluti: Post konsento, la apeto aliras WeChat-bildon kaj nomon de la uzanto.

-- Videokriza alvoko: Post konsento, ĝi kolektas la lokon kaj telefonnumeron de la uzanto kaj konigas ilin al la savocentro kaj proksimaj volontuloj por faciligi savadon.

-- Tekst-bazita krizalvoko: Post konsento, ĝi kolektas lokon kaj telefonnumeron kaj transsendas ilin al 120-krizsistemo.

-- Raporto pri kriza okazaĵo: Uzanto povas volontule provizi sian telefonnumeron, lokon, priskribon de la evento kaj rilatajn fotojn aŭ videojn, kiuj poste estas transdonitaj al koncernuloj.


Iu ajn el ni povus iutage esti savita per ĉi tiu metodo. Tamen, ni esperas, ke ni neniam bezonos ricevi tian mesaĝon.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: OneTubeDaily








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat