Lastatempe la federacio de handikapuloj de Gansu-provinco kaj la socilabora servocentro de Lanzhou-urbo, ĉefurbo de la provinco, labore kun lokaj universitatoj starigis kurson pri datummaro por AI-trejnado por handikapuloj el diversaj lokoj de la provinco. Inter la unuaj handikapaj lernantoj, 19 trapasis diploman ekzamenon por AI-trejnistoj organizitan de la ministerio pri homaj rimedoj kaj socia sekureco. Pluraj el ili jam subskribis dung-kontraktojn kun entreprenoj kaj eklaboris en cifereca kampo.





Dum la lastaj jaroj, Gansu klopodis por faciligi la dungiĝon de handikapuloj per scienc-teknikaj rimedoj. Post kiam Ĉinio oficiale agnoskis AI-trejniston kiel novan profesion, la provinco aktive kontaktas altlernejojn por enkonduki AI-rilatajn teknikojn en la projektojn por handikapula dungitec-trejnado. La provinco ankaŭ okazigas kursojn kaj gvidadon pri socia vivo, kaj sukskribas interkonsentojn kun entreprenoj pere de dungiga organizo por handikapuloj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
