Stabila pordmalfermo de Ĉinio helpas kreskadon de Azi-Pacifiko

BY:Xie RuifengJanuary 28, 2026

de Lawrence Loh*


Monda komercado eniras la jaron 2026 post tumultoplena jaro markita de la tarifoj de Usono. Neniam antaŭe la libera komerco estis tiel grave minacata, dum multaj landoj spertis frenezan konfuziĝon pro ĝenerale eskalantaj tarifoj sur varoj.



Kiel signifa ekonomia superpotenco, Usono estas atendita esti respondeca antaŭeniganto de disvolviĝo tutmonde, tamen ĝiaj komercaj agoj tute eroziis sian moralan gvidecon. Samtempe Ĉinio, kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, troviĝas en bona pozicio por provizi daŭrigon al la landoj, precipe tiuj en la azi-pacifika regiono.


2026 estas la unua jaro de la 15-a Kvinjara Plano de Ĉinio. Ŝlosila ankro de tiu plano estas la temo de altnivela pordmalfermo, kiu ampleksas la antaŭenigon de internaciaj ekonomiaj fluoj same kiel la protektado de la multflanka komerca sistemo.


La plej nova evoluo aperis en la provinco Hainan en la formo de plena liberkomerca haveno kun speciala dogana sistemo. Tiu iniciato provizas kompletan pordmalfermon de la unua linio, kie estas tute libera fluo ene de la insulo, dum la dua linio daŭrigas la nunan politikon por eniro en la ĉefteran merkaton.


La liberkomerca haveno de Hainan aspiras esti mondklasa komerca kaj turisma centro ligita al "La Zono kaj Vojo". Ĝi pozicias la insulon kiel enirpordon por la integriĝo de Ĉinio kun la azi-pacifikaj ekonomioj, precipe la membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).


La nova disvolviĝo de Hainan kompletigas la ekzistantan reton de Ĉinio kun pli ol 20 liberkomercaj zonoj tra la tuta lando. Dum ĉiu el ĉi tiuj zonoj havas specifajn sektorajn aŭ geografiajn fokusojn, la modelo de Hainan estas eĉ pli larĝa platformo, kiu alportos pli grandajn kaj pli bonajn avantaĝojn al eksterlandaj partneroj.


La pordmalfermo de Ĉinio, surbaze de la nova kvinjara plano, estas ne nur diroj. Ĝi estas signo de respondeco, kiu estas plej bezonata en tutmonda necerteco.


*Lawrence Loh estas direktoro de la Centro por Regado kaj Daŭripovo kaj ĉefdirektoro de la Alianco por Bonstato kaj EESG sub la Nacia Universitato de Singapuro.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat