Mi unuafoje vizitis Harbinon en vintro komence de 2024. La ekstera temperaturo falis sub -20 gradoj. La spirado aperigis blankan vaporon, la okulharoj kovriĝis de prujno, kaj ĉiu paŝo sur la neĝkovrita vojo donis milde rompan sonon. En mia imago, tio estus silenta, malrapida urbo, kvazaŭ "en vintrodormo", simile al multaj aliaj malvarmaj regionoj de la mondo. Sed la realo estis tute mala. Antaŭ miaj okuloj aperis Harbino plena je lumoj, vigla kiel la festo "ĝis la nokto, nokto-fin". La grandega Harbina Glacineĝa Mondo ĉe la bordo de la rivero Songhua brilis kiel kristala regno; fluoj da homoj sinsekve alvenis senĉese de mateno ĝis profunda nokto. Manĝejoj restis malfermitaj ĝis malfrue, hoteloj estis plenplenaj, kaj altrapidaj trajnoj senĉese alportis vizitantojn de Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj eĉ de eksterlandoj. La vintro ĉi tie ne estis tempo de "ekonomia frostiĝo", sed la vigla pinto de la tuta jaro. El tiu sperto mi komencis kompreni, kial la ĉinoj nomas tion "glaci-neĝa ekonomio" -- koncepto ne nur ligita al turismo, sed ankaŭ al regiona disvolva strategio, al maniero transformi severajn naturajn kondiĉojn en kreskan avantaĝon.

Harbina Glacineĝa Mondo
Glacio kaj neĝo ne plu estas malvarmaj
Mia vojaĝo daŭris al la Neĝa Vilaĝo en Heilongjiang -- loko iam nur fora, eta vilaĝo. La vojo serpentumis tra pinarbaroj kovritaj de blanko; lignaj domoj portis dikajn "neĝajn ĉapojn", kaj kuirfumo leviĝis kontraŭ arĝente griza ĉielo. La pejzaĝo estis kiel pentraĵo, eĉ kiam mi afiŝis ĉi tiujn fotojn en Facebook-o, multaj el miaj amikoj estis surprizitaj kaj demandis, ĉu ĉi tio estis vera sceno.
Sed tio, kio plej impresis min, ne estis nur la beleco. Malantaŭ tiu bildo staris kompleta sistemo de servoj: Hoteloj, gastejoj, manĝejoj, suveniraj butikoj, luado de etnaj kostumoj por fotado kaj ekskursoj por sperti la vivon en neĝaj regionoj. La lokaj loĝantoj jam ne plu vivas nur per tradicia forstado aŭ agrikulturo, ili fariĝis gastigantoj, gvidistoj, kuiristoj kaj metiistoj. La vintro -- iam tempo de ripozo -- nun jam estas la plej grava sezono por enspezi.

Neĝa Vilaĝo en Heilongjiang
En Changchun kaj en la regiono de la montaro Changbai la bildo havis alian koloron: Modernaj skiejoj, kablovojoj trans praarbaroj, boatoj flosantaj laŭ riveroj, kies bordoj estas kovritaj de prujno, varmofontoj vaporantaj meze de blanka neĝo, praarbaroj kovritaj de blanka neĝo kiel fabelo. Vintra turismo ĉi tie ne nur celas pejzaĝon, sed ligiĝas al sporto, ripozado kaj sanzorgado. Mi renkontis junajn familiojn el suda Ĉinio, kiuj unuafoje vidis neĝon; infanojn lernantajn gliti sur glacio; kaj eksterlandajn turistojn serĉantajn la sperton de "orienta vintro".

Neĝa Vilaĝo en Heilongjiang
En ĉiu loko, kiun mi vizitis, la "vintra ekonomio" estis klare videbla: En transporto, loĝado, manĝado, distro kaj eĉ en retkomerco vendanta specialaĵojn de malvarmaj regionoj. Glacio kaj neĝo jam ne estas bariloj, sed fariĝis rimedoj. Por eksterlandano el sudorient-azia tropika lando kiel mi, tio estis vere ekstreme interesa kaj alloga.
Glaci-neĝa ekonomio en la nacia vizio
La koncepto de glaci-neĝa ekonomio ne naskiĝis hazarde. Ĝi estas profunde ligita al la longtempa disvolva politiko de Ĉinio, aparte post la Vintraj Olimpikoj de Pekino en 2022. Tiu evento superis la limojn de sporta festo kaj fariĝis strategia impulso: Transformi glaci-neĝajn aktivecojn el "malgrandamasa hobio" en "amasan vivmanieron". La slogano "300 milionoj da homoj partoprenantaj en glaci-neĝaj aktivecoj" reflektas tipan ĉinan pensmanieron: Kunfandi publikajn politikojn, infrastrukturajn investojn kaj merkatajn mekanismojn por krei kompletan industri-ĉenon.

Monda skiejo en Pekino
Sekve, vasta serio da politikoj estis lanĉitaj: Enkonduko de vintraj sportoj en lernejoj; konstruado kaj modernigo de skiejoj kaj endomaj glaciejoj; plibonigo de transportaj ligoj inter la nordorienta regiono kaj gravaj ekonomiaj centroj; antaŭenigo de kvarsezona turismo anstataŭ dependi nur de somero; kaj subteno al lokaj entreprenoj por eniri la valorĉenon. Por la nordorientaj provincoj iam konataj kiel "malnoviĝanta industria zono", la glaci-neĝa ekonomio fariĝis ŝanco por renaskiĝo. Anstataŭ sole apogi sin sur peza industrio, la regiono akiris novan movforton bazitan sur servoj, kreivo kaj sperto.
En makroeca perspektivo, glacio kaj neĝo ne nur generas turisman enspezon, ili ankaŭ stimulas konsumadon, kreas laborpostenojn, akcelas infrastrukturon kaj pli grave, reformas la bildon de tuta regiono. Laŭ raportoj, la glaci-neĝa ekonomio superis 1 000 miliardojn da juanoj en 2025, preskaŭ kvaroble pli ol en 2015. Ĉinio celas atingi 1 200 miliardojn da juanoj en 2027 kaj 1 500 miliardojn en 2030, transformante "malvarmajn rimedojn" en "varman movforton".

Praarbaro Laolikehu en Jilin
Kial glaci-neĝa ekonomio disvolviĝas en Ĉinio?
Kiel eksterlandano, mi iam rigardis vintron ĉefe kiel "tempon de ripozo". En multaj landoj, malvarmaj regionoj ofte alfrontas elfluon de loĝantaro, ekonomian stagnon kaj rimedojn kvazaŭ "frostitajn" de la klimato. Tio, kio vere mirigis min en Ĉinio, estas la maniero, per kiu oni renversas tiun logikon. Anstataŭ "kiel elteni la vintron?" ĉinoj preferas "kiel la vintro povas krei valoron?" -- La respondo ne nur kuŝas en sola Harbina Glacineĝa Mondo aŭ kelkaj skiejoj, sed en kompleta ekosistemo, kie la registaro donas direkton, entreprenoj investas, kaj la komunumo aktive partoprenas.
En la Neĝa Vilaĝo, mi vidis kiel la loka registaro planas la spacon, reguligas prezojn kaj trejnas loĝantojn por labori por turismo. En Harbino mi spertis urbomarkon konstruatan konsekvence dum jardekoj. En la regiono de la montaro Changbai mi observis la kunfandiĝon de naturprotekto kaj ekonomia utiligo. Ĉio ĉi reflektas longtempan pensmanieron: Glacio kaj neĝo ne estas "momentaj modoj", sed daŭrigebla valorĉeno, kiu povas ripetiĝi ĉiujare kaj vastiĝi laŭ la tempo.

Montaro Changbai
Glaci-neĝa ekonomio ĉefe disvolviĝas en Ĉinio, ĉar ĝi respondas al la rekta bezono je novaj spertoj en ĉiam pli prospera socio. Por centoj da milionoj da homoj vivantaj en regionoj sen neĝo -- precipe en la sudo -- "vidi veran neĝon, tuŝi neĝon, ludi kun neĝo" estas sperto samtempe rara kaj simbola. Multaj familioj konsideras akompani infanojn rigardi neĝon, gliti sur glacio aŭ skii kiel parton de "sperta edukado", kiu helpas al infanoj kontakti la naturon kaj pli vastan mondon.
Krome, vintra turismo populariĝas, ĉar ĝi ligiĝas al nova vivstilo (vintra ripozado, sportoj, varmofontoj), al la hereda efiko de la Vintraj Olimpikoj de Pekino 2022, al ĉiam pli oportuna infrastrukturo, kaj al la potenco de amaskomunikiloj kaj sociaj retoj, kiuj romantikigas la blankan neĝon kaj glaciajn festivalojn. Tial vintra turismo en Ĉinio ne plu estas simpla amuziĝo, sed nova konsuma stilo kun klara ekonomia pezo. Kompare kun multaj regionoj en la mondo, kie ĝi restas malgrandskala aŭ spontanea, Ĉinio traktas ĝin kiel nacian industrion -- grandskalan, normigitan kaj vaste disvastigeblan.

Montaro Huapiling en Pekino
Neĝmapo de Ĉinio etendiĝas eskter la tradicia nordoriento
Kiam oni mencias la vintran turismon de Ĉinio, multaj tuj pensas pri la nordoriento, kun ikonecaj bildoj de Harbino aŭ la neĝaj pintoj de la montaro Changbai. Tamen, la reala pejzaĝo jam multe vastiĝas. Tiu disvolviĝo ne plu estas loka fenomeno, sed fariĝis bone plano de regiona kresko, teksante multkoloran "neĝan tapiŝon" tra la tuta lando.
En la nordokcidento kaj la regionoj kiel Altay en Xinjiang aŭ Hulunbeier en la Interna Mongolio, oni fieras pri longaj neĝsezonoj kaj altkvalita "pulvor-neĝo", kompletigitaj de unikaj kulturaj festivaloj. La regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei aliflanke plene utiligas la heredaĵon de la Vintraj Olimpikoj de Pekino 2022: Mondklasaj skiejoj kiel Thaiwoo kaj Wanlong en Zhangjiakou transformiĝis al popularaj celoj por kaj profesiuloj kaj ordinaraj vizitantoj.

Marbordo en Weihai
Precipe fascina estas la apero de "malalt-latitudaj glaci-neĝaj mirindaĵoj" en Sichuan, kie milda klimato kuniĝas kun majestaj neĝaj montoj, ebligante sperton "admiri neĝon dum ĝuado de varmeta vetero". Eĉ marbordaj urboj kiel Weihai kaj Yantai en Shandong kreas novan modelon "du-en-unu": Kombino de neĝ-rigardo kaj maraj pejzaĝoj. En sudaj regionoj kiel Kantono aŭ Yunnan, grandskalaj endomaj glaci-neĝaj kompleksoj rompas la limojn de geografio kaj klimato, permesante tutjaran neĝsperton. En 2025, sudaj regionoj de Ĉinio investis preskaŭ 54 miliardojn da juanoj en vintra turismo, ebligante al loĝantoj de tropikaj klimatoj sperti skiadon kaj neĝludadon tutjare. Tiu plurcentra disvolviĝo montras flekseblecon: Ĉiu regiono ekspluatas siajn proprajn avantaĝojn -- naturan neĝon, sportan heredaĵon, mildan klimaton, marbordan pejzaĝon aŭ modernan teknologion. Kune ili transformas Ĉinion en ampleksan kaj allogan glaci-neĝan cellokon sur la nacia turisma mapo.

Glacia akvofalo en Changchun
Ekipaĵ-industrio profitas kaj antaŭenigas glaci-neĝan ekonomion
La eksplodo de la glaci-neĝa ekonomio ne limiĝas al imponaj turismaj ciferoj aŭ brilaj festivalaj pejzaĝoj. Ĝi jam ekfunkciigis potencan impulson tra la tuta industria ĉeno, precipe en la sektoro de glaci-neĝaj ekipaĵoj kaj vintraj sportaj iloj. Tiu evoluo formas mem-plifortigan ciklon: Kreskanta konsuma postulo stimulas enlandan produktadon kaj novigadon; samtempe, produktoj de pli alta kvalito kaj pli konkurencaj prezoj malaltigas la eniran sojlon, allogas pli vastan publikon, kaj tiele akcelas la glaci-neĝan ekonomion.
Tiu dinamiko klare montriĝis dum la Internacia Ekspozicio pri Glaci-Neĝa Ekonomio en Harbino 2026, kiu kunigis pli ol 300 fabrikantojn el pli ol 20 landoj kaj regionoj. Iam la merkato de altnivelaj vintraj ekipaĵoj estis preskaŭ tute dominata de internaciaj markoj. Hodiaŭ, ĉinaj "fabrikcentroj" rapide leviĝas: Alta kvalito kun konkurencaj kostoj, apogitaj de sistema esplorado kaj disvolvado. Entreprenoj kiel Bingxuehuanteng kunlaboras kun pintaj institutoj por krei produktojn el aerspac-nivelaj materialoj -- kaj malpezaj kaj fortikaj. La marko Qianmao estas alia ekzemplo de sukceso, liverante karbonfibrajn skiojn al la nacia teamo je duono de la prezo de kompareblaj importitaj produktoj. La kresko de entreprenoj -- de ĉirkaŭ 300 en 2015 al preskaŭ 900 en 2023 atestas la viglecon de la segmento. Ne nur profesiaj iloj, la ondo de amasa konsumo estas la vera ĉefa motoro. Granda postulo je vestaĵoj kaj akcesoraĵoj malfermis ŝancojn por produkt-centroj kiel Yiwu en Zhejiang; naciaj markoj kiel Camel, Anta kaj Lining raportas rapidajn kreskojn.

Montaro Huanglong en Sichuan
Tiel la ekipaĵ-industrio ne simple sekvas la tendencon, sed reale firmigas kaj antaŭenigas ĝin. Ĝi transformas vintran turismon el nura "rigardado" al "profunda sperto", plilongigas sezonojn kaj aldonas valoron. La kreskanta ĉeesto de altkvalitaj enlandaj markoj malaltigas kostojn, proksimigas vintrajn sportojn al la publiko, kaj konstruas solidan bazon por longtempa disvolviĝo.
Vintro fariĝas estonteco
Mi iris al nordorienta Ĉinio pro la neĝo, sed mi foriris kun alia rigardo al la organiza kapablo kaj la disvolva vizio de ĉi tiu lando. Ĉi tie, la vintro ne plu signifas stagnon. Ĝi fariĝis simbolo de ŝanco, kreivo kaj renaskiĝo. Regionoj iam konsiderataj foraj kaj frostaj nun transformiĝis en centrojn de turisma, investa kaj kultura fluo. La glaci-neĝa ekonomio ne estas nur rakonto pri turismo. Ĝi estas modelo de regiona disvolviĝo, maniero uzi naturajn rimedojn ligite al la nacia plano, kaj ankaŭ pruvo de la kapablo transformi defiojn en movfortojn.
Verkis kaj fotis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
