La 10-an de januaro, la aplikaĵo "Ĉu mortis?" okupis la unuan lokon en la listo de pagendaj aplikaĵoj por Ĉinio en la Apple-vendejo.

Uzanto simple enmetu informojn de si mem, kiel kontakto(j), por urĝaj okazoj. Se la uzanto ne ensalutas en la aplikaĵo por du sinsekvaj tagoj, la sistemo retpoŝte sciigos la kontakton, kiu kontrolos ĉu la uzanto estas en danĝero. Kontraŭ ok juanoj, oni povas dumvive uzi la servon.
Sugestite de la publiko kaj investoj, ekde la 13-a de januaro, la teamo eldonis novan version de la aplikaĵo kun la nomo "Demumu" tutmonde.
Pro la raporto de BBC, la eksterlandaj uzantoj multe pliiĝis. Ĝi celas servi solajn loĝantojn tutmonde.
Nun, la aplikaĵo estas alireblaj en iOS, tamen ankoraŭ nealirebla por Android-telefonoj.
Laŭ vi, kial la aplikaĵo populariĝis? Ĉu ĝi vere kontentigas la bezonojn de solaj loĝantoj, aŭ ĉu ĝi simple ekspluatas la maltrankvilon de konsumantoj por komerca profito kaj baldaŭ malaperos?
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
