La 20-an de januaro alvenas la lasta sunperiodo -- Malvarmego. Tiutempe la malvarmeco atingas sian pinton, kaj la teron kovras dika glacio. Sed, en la frosto ja senteblas la alproksimiĝo de printempo. Kaj la festa etoso de la ĉina novjaro eĉ forigas malvarmegon.
Unu el la tradicioj de ĉi tiu periodo estas oferado al la Ter-dio. Tio devenas de komercistoj en sudorienta Ĉinio, ili faras oferadon ĉiumonate, kaj en Malvarmego tio estas la lasta fojo antaŭ la ĉina novjaro.
La tradicio multe evoluis kaj transformiĝis en jarfinan kunmanĝadon kaj amuzvesperon. Kompanioj esprimas dankon al la dungitoj pro iliaj kontribuoj dum la pasinta jaro. Samtempe ĝi ankaŭ simbolas la komencon de la celebrado por la Printempa Festo.
Dum babilado kaj tostado, foriĝas la laco de la tutjara laborado, kaj naskiĝas movforto por la nova jaro.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
