Lastatempe Hangzhou de Ĉinio ricevis sciigon de la Konsila Komitato pri Nula Rubo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ke ĝi estis elektita kiel unu el la "20 urboj kun nula rubo".
Kiel grava centra urbo de orienta Ĉinio, Hangzhou, alfrontante la premon de ekonomio kun pli ol 2 duilionoj da juanoj kaj de loĝantaro kun pli ol 12.6 milionoj, efektivigas ampleksan traktadon de solida rubo kaj rilatan utiligon. La ampleksa utiligo de industria solida rubo superas 98%, kaj la proporcio de danĝeraj ruboj en rubodeponejojn estis regata sub 3.5%.

Danke al la profunda integriĝo de "cifereca inteligenteco" en la tutan ĉenon de rubtraktado kaj rimeda utiligo, de 2021 ĝis 2024 la hejma rubo de Hangzhou daŭre malpliiĝis, la pokapa ĉiutaga rubprodukto malpliiĝis de 1.06 kg ĝis 0.99 kg.
La cifereca rub-trakta platformo por la solida rubo de Hangzhou funkcias kiel efika "cifereca cerbo", ĝi konektas real-tempe kun 7 361 rubkolektejoj, 1 780 rubkolekt-veturiloj, 9 forbruligejoj kaj 11 manĝaĵrub-traktejoj en la urbo. Per la dinamika daten-monitora sistemo, la movado de ĉiu sako da rubo estas klare spurebla.
En la distriktoj Yuhang kaj Linping de Hangzhou, oportuna reciklado estis jam praktikata en la ĉiutaga vivo de 559 000 hejmoj. Loĝantoj povas mendi per aplikaĵo, kaj recikl-laboranto alvenos ene de unu horo. La "media rekompenco" kalkulita laŭ la pezo de recikleblaj materialoj povas esti rekte uzata por aĉetado aŭ elprenita kiel kontanta mono.
La Konsila Komitato pri Nula Rubo anoncis, ke la kazo de Hangzhou estos oficiale publikigita sur la platformo de UN la 30-an de marto, tiutage estas la Internacia Tago de Nula Rubo. Hangzhou estos diskonigita tutmonde kiel modelo de transformiĝo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
