Ĉina transregiona homfluo de novjara feriado atingis 595 milionojn da homfojoj

BY:Xie RuifengJanuary 6, 2026


Laŭ la Ministerio pri Transporto de Ĉinio, dum la novjara festado (de la 1-a ĝis la 3-a de januaro), la totala transregiona homfluo atingis 595 milionojn da homfojoj, averaĝe 198 milionojn tage, kreskis je 19.62% kompare kun la sama periodo en 2025.


Laŭdetale, la homfluado sur aŭtovojoj (inkluzive de nekomercaj pasaĝeraj veturiloj sur rapidvojoj kaj ordinaraj landaj kaj provincaj ŝoseoj, kaj komerca pasaĝera transporto) atingis 539 milionojn da homfojoj, averaĝe 180 milionoj tage, kreskis je 15.7% kompare kun 2025. Por fervojoj, la nombro de pasaĝeroj atingis 48.087 milionojn, kun ĉiutaga averaĝo de 16.03 milionoj, reprezentante kreskon de 52.66% kompare kun 2025. La pasaĝera nombro de akvovojoj atingis 2.248 milionojn, kun ĉiutaga averaĝo de 749 300, reprezentante kreskon de 32.9% kompare kun 2025. Kaj tiu nombro de civila aviado atingis 5.88 milionojn, kun ĉiutaga averaĝo de 1.96 milionoj, reprezentante kreskon de 10.4% kompare kun 2025.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat