En la kunteksto, kie la kosmo fariĝis nova kampo de longtempa strategia planado por multaj landoj, la spac-ekonomio jam transpasas la limojn de teknologio kaj nun ligiĝas kun nacia sekureco, industria disvolviĝo kaj internacia pozicio. En Ĉinio, ĉi tiu kampo estas pelata ne nur de merkataj fortoj, sed ankaŭ de la rapideco de politika planado, la kapablo koncentrigi rimedojn, kaj la aktiva rolo de la centra kaj lokaj registaroj.
Anstataŭ simple reprodukti la modelon de SpaceX aŭ la okcidentan projekton, Ĉinio paŝ-post-paŝe konstruas propran spac-ekonomian modelon kun klaraj trajtoj: La ŝtato konservas la rolon de strategia gvidanto, lokaj registaroj fariĝis la ĉefa motoro de efektivigo, dum la privataj firmaoj partoprenas kiel komplementa forto ene de klare difinita politiko.

Kosmoŝip-lanĉejo de Wenchang
De nacia programo al spac-ekonomio
La ĉina spac-programo komenciĝis en 1956 kiel projekto tute gvidata de la ŝtato. Ekde la lanĉo de la satelito Dong Fang Hong 1 en 1970, la unua homporta misio en 2003, ĝis la kompletigo de la spac-stacio Tiangong, Ĉinio iom post iom konstruis siajn spac-kapablojn pere de kernaj ŝtataj entreprenoj kiel la Ĉina Aerspaca Scienca kaj Teknologia Korporacio kaj la Ĉina Aerspaca Scienca kaj Industria Korporacio. Dum ĉi tiu periodo, la kosmo estis ĉefe konsiderata kiel strategia kampo ligita al nacia sekureco kaj scienc-teknologia kapableco.
Grava turnopunkto aperis en 2014, kiam Pekino oficiale malfermis la spac-sektoron al la privata sfero. Ekde tiam, la koncepto "komerca spaco" iom post iom estis ligita al centraj politikaj dokumentoj, kreante kondiĉojn por la apero de pioniraj entreprenoj kiel Landspace (2015) en la kampo de portoraketoj, Galaxy Space (2016) emfazita al komunikaj satelitoj, kaj iSpace (2016) kun malgrandaj raketoj. La partopreno de la privata sfero plialtigis flekseblecon, reduktis kostojn kaj akcelis la procezon de komercigo.

Spac-stacio Tiangong
Pri skalo, laŭ la Raporto pri Indekso de Ĉina Spac-ekonomio, la totala produktado de la ĉina spac-ekonomio kreskis signife, de 53 miliardoj da juanoj en 2008 ĝis ĉirkaŭ 1.6 trilionoj da juanoj en 2024. La Ĉina Komerca Spac-forumo 2025 prognozas, ke ĝis 2030 la skalo de la industrio povus atingi 7-10 trilionojn da juanoj. Rimarkinde, ke malsame ol en Usono, kie teknologia novigado ofte originas en la privata sfero kaj poste disvastiĝas al la publika, Ĉinio sekvas la kontraŭan direkton. La ŝtato starigas fundamenton, difinas celojn kaj malfermas vojon, dum la privata sfero partoprenas por plialtigi efikecon kaj rapidigi efektivigon.

Lanĉo de la kosmoŝipo Shenzhou-12
Komerca spaco: Sistema forto malantaŭ rapideco
Ekde kiam rilata politiko en 2014 donis fortan impulson, la kampo de komerca spaco en Ĉinio eksplodis kun rimarkinda rapideco, fariĝinte unu el la plej dinamikaj sektoroj de altteknologio. En malpli ol jardeko, multaj privataj entreprenoj ne nur maturiĝis laŭ teknika kapablo, sed ankaŭ sinsekve atingis mejloŝtonojn de tutmonda signifo. La raketlanĉa sektoro travivis aparte grandajn progresojn. En julio 2023 la kompanio LandSpace realigis mondan rompon, kiam Zhuque-2 fariĝis la unua likvofuela oksigen-metana raketo en la mondo, kiu sukcese atingis orbiton. Post tio la kompanio Orienspace denove altiris atenton per Gravity-1, kiu fariĝis la plej granda solidfuela portoraketo en la mondo. Samtempe, kompanioj kiel iSpace senĉese intensigas esploradon pri reuzeblaj teknologioj -- ŝlosilo por malaltigi lanĉkostojn -- pere de eksperimentoj pri vertikala ekflugo kaj surteriĝo. Plej rimarkinde, fine de 2025 Azspace sukcese lanĉis Dear-5, la unua komerca kosmoŝipo plene esplorita kaj fabrikita de ĉina privata entrepreno, tiel ĝi malfermas novan ĉapitron por kosma transporto kaj eksperimentado.

Raket-lanĉo de Landspace
El ekstera vidpunkto, ĉi tiuj atingoj facile rememorigas al ni pri kompanioj kiel SpaceX en ĝia frua fazo. Tamen, ĉe pli zorgema observado, evidentiĝas struktura diferenco. La plej multaj ĉinaj komercaj spac-entreprenoj funkcias ene de ekosistemo, en kiu la ŝtato ludas la centran rolon: De lanĉ-permesoj, provizo de strategia infrastrukturo kiel la lanĉplatformo en Wenchang, ĝis esplor-financado kaj la orientigo de teknologiaj aplikoj. Multaj komercaj lanĉ-projektoj estas intime ligitaj al ŝtataj satelitaj misioj aŭ iel subtenataj de la registaro, anstataŭ forte orientiĝi al sendependa tutmonda merkato kiel en la modelo de Starlink de SpaceX.
Tiu ĉi aliro helpas al Ĉinio minimumigi merkatajn riskojn, eviti grandskalan "bruligon de kapitalo" kaj certigi, ke naciaj strategiaj celoj restu prioritataj. Samtempe, ĝi ankaŭ levas demandojn pri la kapablo generi vere "revoluciajn" trarompojn, kiuj ofte naskiĝas en la medio de libera konkurenco kaj alta risk-akcepto. Tio estas konscia kompromiso, reflektanta la apartan disvolvadon de Ĉinio, kiu emfazas stabilecon, kontrol-kapablon kaj longtempan planadon pli ol nuran rapidecon de teknologia trarompo.
Ŝlosila rolo de lokaj registaroj
Alia elstara trajto de la ĉina spac-ekonomio estas la forta partopreno de lokaj registaroj. Grava turnopunkto aperis dum la du sesioj en 2024, kiam komerca spaco unuafoje estis klasifikita kiel unu el la "novaj strategiaj emerĝantaj industrioj". Tio ne estis nur simbola deklaro, sed rapide konkretigita per efektivaj politikoj je la loka nivelo. Post la du sesioj, multaj provincoj kaj urboj lanĉis specialajn invest-fondusojn por komerca spaco, impostajn instigojn por entreprenoj de satelitoj kaj lanĉoj, kaj planojn por konstruado de spacaj industrioj.

Inĝenieroj kunmetantaj raketon
Pekino funkcias kiel la centro de politika planado kaj esplorado, kun spac-entreprenoj koncentritaj en la distrikto Haidian. Ŝanhajo kaj Shenzhen utiligas siajn industriajn kaj teknologiajn avantaĝojn por disvolvi satelitojn, konstruado de grundaj stacioj kaj komercajn servojn. Dume, Hainan, kun Wenchang-lanĉejo, iom post iom fariĝis la ĉefa enirejo por komercaj spac-lanĉoj. Tiu ĉi interregiona labordivido kaj reciproka kompletigo: Pekino kiel la "cerbo", Ŝanhajo respondeca pri "altnivelaj servoj", Kantono emfazita je "produktado kaj aplikoj", kaj Hainan kiel la "lanĉplatformo" -- ili konstruas por Ĉinio diversan kaj fortikan komercan spacan ekosistemon, akcelante rapidan disvolviĝon de la industrio sub la nacia gvido.
Per kio Ĉinio disvolviĝas?
En rekta komparo, Ĉinio ankoraŭ ne gvidas laŭ "revoluciaj" trarompoj en la kampo de komerca spaco. La supera pozicio de SpaceX pri reuzeblaj raketoj, lanĉ-kostoj kaj la rapideco de dispoziciado de grandskalaj satelitaj konstelacioj restas la tutmonda referenco. Tamen, se oni nur fokusas je kelkaj pioniraj entreprenoj, oni facile pretervidas la veran manieron, laŭ kiu Ĉinio efektive disvolviĝas. La kerna avantaĝo de Pekino ne estas krei "ĉinan version de SpaceX", sed la kapablo konstrui kompletan ekosistemon je la nacia skalo. Tiu modelo funkcias per glata kunordigo inter strategia planado ĉe la centra nivelo, politika efektivigo ĉe la loka nivelo, kaj pli malfermita industria proviz-ĉeno. Ene de ĉi tiu sistemo, spac-teknologio estas profunde integrita en longtempaj celoj de ekonomia disvolviĝo, sekureco kaj geopolitiko.

Kosmonaŭtoj revenintaj post la plenumo de misio
En Usono, novigo kutime estas gvidata de privataj kompanioj, dum la registaro sekvas per kontraktoj kaj armeaj bezonoj. En Ĉinio la ŝtato ludas la gvidan rolon, kreas merkatan postulon kaj minimumigas riskojn, dum privataj entreprenoj koncentriĝas je efikeca optimumigo kaj akcelita komercigo. Kvankam tiu modelo ne nepre produktas sensaciajn teknologiajn saltojn, ĝi montriĝas aparte efika por vastigi skalon kaj konservi stabilan disvolviĝan ritmon.
Rigardante al la 15-a Kvinjara Plano (2026-2030), komerca spaco daŭre restos prioritata kampo, kun fokuso al reuzeblaj raketoj, grandskalaj satelitaj aroj kaj aplikoj kiel satelita interreto. Por eksterlandaj entreprenoj, la kreskanta emfazo de Ĉinio pri teknologia memstareco estas samtempe defio kaj ŝanco, malfermante potencialajn spacojn por kunlaboro en teknologioj kaj altvaloraj servoj.
Verkis: Bui Hai Mung
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
