【24 SUNPERIODOJ】Modera Malvarmo

BY:Gao ShuyuanJanuary 5, 2026

 


La 5-an de januaro alvenas la sunperiodo Modera Malvarmo. Tiutempe, kun forta vento, frosto kaj neĝo, regas malvarmeco. Bestoj vintrodormas, kaj homoj tremas pro malvarmo.   


En Nankino, oni kutime preparas manĝaĵon "legoma rizaĵo". Nankinanoj stufas lokan legomon, salitan viandon, kolbason, salitan anason kaj gluecan rizon. Dum la kuirado, la rizo sorbas la oleon kaj sukon de viandoj, kaj la legomoj mildigas la grasecon. Fine, oni aldonas varman pork-grason por plie riĉigi la guston. Oni kredas, ke tia manĝaĵo ne nur forpelas la malvarmon kaj nutras la korpon, sed ankaŭ entenas esperon pri venontjara rikolto.








<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">【24 SUNPERIODOJ】Vintra Solstico_esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat